16-a de novembro 2012. La franca kosmetikaĵoj-grupo L'Oréal inaŭguris la 7-an novembron de 2012 sian plej grandan produktadofabrikon el la mondo en Indonezio. La grupo deziras profiti de kresko de kosmetikaĵojmerkato en Azio. Konstrui la fabrikon ...
25-a de novembro 2012. La Deportivo Cali (Sporta Kalio), fondita la 23-an novembro de 1912, centjariĝis pasintvendrede, estante la unua Kolombia futbalteamo atinginte tian aĝon kaj pro tio oni okazigis diversajn festojn en la valokaŭka ĉefurbo kiel omaĝo...
20-a de novembro 2012. Hieraŭ, post dek-unu jaroj de juĝ-disputo inter Kolombio kaj Nikarakvo pri pluraj insuletoj , la Internacia Kortumo decidis ratifiki la suverenecon de Kolombio sur la rifoj de Albuquerque, Roncador, Serrana, Quitasueño, Serranilla kaj Bajonuevo....
4-a de novembro 2012. Hodiaŭ la ortodoksaj koptoj en Egiptujo elektis novan (118-an) papon nome Teodoro II de Aleksandrio. La elekto okazis de knabo ....
2-a de septembro 2012. Preskaŭ 100 homoj renkontiĝis en Břeclav, por la unua Trilanda konferenco. Ĉi tiun aranĝon organizas Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore...
21-a de septembro 2012. La pasinta 20-a de septembro la esperanta Vikipedio atingis 170.000 artikolojn. La 170.000-a artikolo estis M1, tradukita el la franca vikipedio de la vikipediisto Dominik.
16-a de aŭgusto 2012. Aviadilo de rusa flugkompanio Aeroflot (ruse Аэрофло́т) flugis hodiaŭ el Nov-Jorko al Moskvo. Post ekflugi oni ricevis sciigon, ke en kvin valizoj estas bombo. En la aviadilo estis 256 pasaĝeroj. La alarmo estis falsa.
25-a de julio 2012. 250 homoj renkontiĝis en Nitra, okcidenta Slovakio, por la 6-a Somera Esperanto-studado. Ĉi tiun aranĝon tradicie organizas slovaka organizaĵo E@I, kiu ankaŭ prizorgas la plej grandan portalon por senpaga lernado de Esperanto. Krom la studado de Esperanto la programo enhavas kulturajn eventojn kaj prelegojn pri diversaj temoj.
8-a de junio 2012. Ilias Kasidiaris, grava reprezentanto de greka partio Chrysi Avgi (Ora Tagiĝo) batis debatokontraŭulinon en la vizaĝo dum televida debato. Li estas nun serĉada de la policistoj.
7-a de majo 2012. Post 17 jaroj al la ofico de prezidanto de Francio revenas socialisto. François Hollande venkis la pasantan prezidanton, Nicolas Sarkozy, gajnante 51,62% da voĉoj (pli ol 18 milionoj) en la dua parto de batolado.
2-a de aprilo 2012. La hungara prezidanto, Pal Schmitt, prezentis ĉi-lunde sian demision al la parlamento post esti nuligita lian doktoran disertaĵon pro pruvita plagiatado.
31-a de marto 2012. La ekologiista organizaĵo WWF (Tutmonda Fonduso por Naturo) aranĝis la sesan Horon por la Tero. Ĉi-jare pli ol 6 mil urboj tutmonde aliĝis al la okazaĵo.
9-a de marto 2012. Je la pasinta 1-a de marto, Fidel Castro, akceptis en la kongresa palaco de Havano, 700 membrojn de japana porpaca krozŝipo, kiu ŝipiras tra la mondo.
8-a de marto 2012. Eksplodo de iksa klaso aperis en la Suno dum la Azia tagmezo je la 5-a de marto. Tio, misfunkciigis radiajn sistemojn en Ĉinio, Barato kaj Aŭstralio.
5-a de marto 2012. Mortis Carmen Schrader, la lasta hispana "justulino inter la popoloj". Ŝi kaj ŝia edzo gajnis la agnoskon "justulo inter la popoloj" pro helpi tri judinojn dum la dua mondmilito.
5-a de marto 2012. Brazila entrepreno Petrobras anoncis la malfermon de ĝia tria procezorejo de tergaso en bloko de San Antonio, Bolivio. La nova fabriko kapablas procesi 6,7 milionojn da kubmetroj tage. Tiel, la produktado de San Antonio atingos 17 milionojn da kubmetroj tage.
3-a de marto 2012. Hieraŭ, oni prezentis la 17-an aranĝon de la ekspozicio pri katolika arto La Epokoj de la Homaro, kies elektita titolo estas Monacatus.
2-a de marto 2012. La Senata Komitato pri Eksteraj Aferoj kaj Nacia Defendo admonis la sinteno de la usona registaro por nuligi la aĉeto de 20 ĉasaviadiloj de Brazila Entrepreno de Aeronaŭtiko (Embraer).
2-a de marto 2012. La amnestipeto de eksgeneralo kaj puĉisto, José Efraín Ríos Montt, estas rifuzita de gvatemala justico, kiu ordonis daŭrigi la krimsploron pro gentomurdo.
1-a de marto 2012. Prapingvenaj ostoj, trovitaj en Nov-Zelando ekde la jaro 1977‐a, ebligis rekonstrui plenan ostaron de prapingvenego, post 35 laboraj jaroj.
27-a de februaro 2012. WikiLeaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtoj de la privata spionagentejo STRATFOR, kiu ofertas servojn al Usono kaj al privataj entreprenoj.
17-a de januaro 2012. La prezidantino de Liberio, Ellen Johnson Sirleaf, lunde plenumis sian oficialan ĵuron por dua, 6-jara mandato, kaj profitis el tiu oportuno por tuj difini siajn prioritajon, nome lukton kontraŭ korupto kaj junecan sendungecon.