La internacia kortumo ratifikis la suverenecon de Kolombio sur insuletoj disputataj kaj asignis maran teritorion al Nikaragvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 20-a de novembro 2012

  • ██ Nikaragvo
  • ██ Kolombio
  • Hieraŭ, post dek-unu jaroj de juĝ-disputo inter Kolombio kaj Nikarakvo pri pluraj insuletoj , la Internacia Kortumo decidis ratifiki la suverenecon de Kolombio sur la rifoj de Albuquerque, Roncador, Serrana, Quitasueño, Serranilla kaj Bajonuevo. Ankaŭ la kortumo asignis plian maran teritorion al Nikarakvo, teritorio kiu antaŭe apartenis al Kolombio.

    La kolombia delegacio prezentis historiajn argumentojn kaj citis la traktadon "Esguerra-Bárcenas", en tiu traktado ambaŭ landoj rekonas la suverenecon de Kolombio sur la disputataj teritorioj kaj ties maraj areoj. Alimane, la ĉefa argumento de la nikarakva delegacio estis nevalidigi tiun traktadon, ĉar laŭ ili kiam la traktado estis interkonsentita Nikarakvo estis invadita de Usono.

    La decido

    El 15 membroj de la internacia kortumo, nur unu kontraŭis la decidon. Jen la decido de la kortumo:

    • La rifoj de Albuquerque, Roncador, Serrana, Quitasueño, Serranilla kaj Bajonuevo daŭrigos sur la regado, okupado kaj kontrolado de Kolombio. Tamen, la teritorioj de Serrana kaj Quitasueños estos konsiderataj enklavoj el la resgistaro al kiu ilin apartenas (Kolombio), ene de mara teritorio el Nikarakvo.
    • Granda parto el la mara loka teritorio el Kolombio, apartenos al regado, okupado kaj kontrolado de la Registaro Nikarakva.

    Kolombia reago

    En Kolombio, pluraj membroj de la nacia ĉambro de deputitoj (Congreso de la República) bonvenigis la rekonfimadon de la kolombia suvereneco sur la rifoj, sed bedaŭris la perdon de mara teritorio. La prezidanto Juan Manuel Santos manifestis sian malakcepton al la rezolucio:

    Ĉio estas preteratentoj, eraroj, ekscesoj, senkoherecoj, kiujn ni ne povas akcepti
    Juan Manuel Santos - Prezidanto de Kolombio


    Fontoj