Ĉeĥa senato aprobis rektan elektadon de prezidento

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĉeĥio, la 9-a de februaro 2012


Senato de parlamento de Ĉeĥio aprobis ŝanĝon de ĉeĥa konstitucio. Danke al tiu ĉi ŝanĝo povos verŝajne ekde jaro 2013 elekti novan prezidenton mem civitanoj de Ĉeĥio. Al la propono de deputitoj jesis 49 senatanoj, kontraŭ estis 22, kvar senatanoj sindetenis de balotado kaj ses senatanoj ne voĉdonis.[1]

Referencoj

  1. http://zpravy.idnes.cz/prima-volba-prezidenta-prosla-lide-sami-vyberou-uz-klausova-nastupce-1kk-/domaci.aspx?c=A120208_135604_domaci_kop