Petrobras malfermas sian trian procezejon en Bolivio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 5-a de marto 2012

Ĉefoficejo de Petrobras, en Riodeĵanejro

Brazila entrepreno Petrobras anoncis la malfermon de ĝia tria procezejo de tergaso en bloko de San Antonio, Bolivio. La nova fabriko kapablas procesi 6,7 milionojn da kubmetroj tage. Tiel, la produktado de San Antonio atingos 17 milionojn da kubmetroj tage.

Dum 2011, la subfirmo Petrobras Bolivio, kiu operacias la blokon kune kun ŝtata bolivia YPFB kaj Total, modernigis la du ekzistantajn fabrikojn kaj pligrandigis iliajn kapablojn. La ŝanĝoj kreskigis la ĉiutagan produktadon en 2 milionoj kubaj metroj, aŭ 15%.

Tiujn procezejojn oni uzas por forigi malpuraĵojn, disigi kaj stabiligi la gason ekstraktitan el la naturaj rezervujoj, antaŭ transdoni ĝin al la bolivia registaro. La bolivia gaso provizas hejman merkaton, sed ankaŭ la fremdan, kiel Brazilo mem.

Fontoj

Creative Commons
Creative Commons
Ĉi tiu artikolo estas traduko de «Petrobras monta terceira unidade de processamento de gás em bloco da Bolívia», publikigita de Agência Brasil, laŭ la permesilo Creative Commons Atribuite 3.0 Brazilo.
Aŭtoro de la teksto: Vitor ABDALA