Rusa aviadilo surteriĝis en Rejkjaviko post bomb-alarmo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 16-a de aŭgusto 2012

Airbus A300

Aviadilo de rusa flugkompanio Aeroflot (ruse Аэрофлот) flugis hodiaŭ el Nov-Jorko al Moskvo. Post ekflugi oni ricevis sciigon, ke en kvin valizoj estas bombo. En la aviadilo estis 256 pasaĝeroj. La alarmo estis falsa.

Proparolantino de Aeroflot, Irina Dannenberg, diris, ke anonimulo telefone sciigis pri la eksplodaĵo.

"En la aviadilo de rusa flugkompanio Aeroflot, kiu pro bomb-alarmo surteriĝis sur Islando, oni ne trovis eksplodaĵojn", informis rusa dimplomatagentejo en tiu lando. "256 pasaĝeroj de la avio Airbus A300 estas sekuraj" diris ankaŭ diplomato citita de novaĵa agentejo ITAR-TASS.

La cela flughaveno informis, ke la aviadilo daŭrigos sian flugon al Moskvo. La flugŝipo devis surterigi sur Moskvo je la 12:22 UTC.

Fontoj