En Břeclav okazas la unua Trilanda konferenco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vendredo, la 28-a de septembro 2012
Preskaŭ 100 homoj renkontiĝis en Břeclav, por la unua Trilanda konferenco. Ĉi tiun aranĝon organizas Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun Slovakia Esperanta Federacio kaj Aŭstria Esperanto-Federacio. Krom la oficialaj jarkunvenoj partoprenantoj ĝuos vendredan koncerton de la infana folklora ensemblo aŭ ekskurson al Lednice.
Al la solena malfermo de konferenco venis saluti partoprenantojn ankaŭ urbestro Oldřich Ryšavý. Krom tio, urbo aperigis sur la oficialan interretpaĝon de urbo tradukon de "Vorto de urbestro" en esperanto[1].
Fontoj
- (ĉeĥa) Veronika Schallenbergerová «Břeclav přivítá vyznavače esperanta ze tří zemí» – Břeclavský deník, 25.9.2012
Referencoj
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |