La 15-an de oktobro 2018 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio dum la kunsido okazinta en Minsko (Belorusio) decidis ĉesigi plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, akuzinte tiun pri invado en sian kanonan teritorion.
La 11-an de oktobro 2018 la Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio.
La 11-an de oktobro 2018 paneis kaj alteriĝis en averia reĝimo la rusia lanĉo-veturilo Sojuz-FG, kiu startis de la kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio) kaj devis transporti la pilotatan kosmoŝipon Sojuz MS-10 al la Internacia Kosmostacio.
La 5-an de oktobro 2018 ukraina reĝisoro, verkisto kaj dramisto Oleg Sencov ĉesigis malsatstrikon, kiun li komencis la 14-an de majo en prizono "Blanka Urso" (Labitnango, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio).
La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la neagnoskita Donecka Popola Respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko, Ukrainio.
Nia enhavo disponeblas laŭ libera permesilo kiu permesas la reuzado kaj adaptado, per kion ni esperas kontribui al la komuna cifereca havaĵo tutmonda.
Vikinovaĵoj:Vikinovaĵoj vin bezonas! Ni volas krei diversan komunumon kie la civitanoj de la tuta mondo povu kunlabori por informi pri la aktualaj okazaĵoj. Se vi deziras redakti, publikigi aŭ modifi artikolojn, vizitu nian redaktejon kaj legu nian enkondukon. Ĉies kontribuo bonvenas.
Vikinovaĵoj vin bezonas! Ni deziras krei komunumon en al tuta mondo kunlaboranta per raportaĵoj plurtemaj el eventoj novaĵecaj nuntempaj. Bonvole, legu la gvidilon aŭ rigardu la modelon antaŭ ol komenci. Vi povas kontroli la freŝe kreitaj artikoloj por vidi ĉu via novaĵo jam estas verkita.