Vikipedio atingis 170.000 artikolojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Vendredo, la 21-a de septembro 2012

La logoo de la esperanta Vikipedio.

La pasintan 20-an de septembro la Esperanta Vikipedio atingis 170.000 artikolojn. La 170.000-a artikolo estis M1 (metroo), tradukita el la franca vikipedio de la vikipediisto Dominik. La Esperanta versio de la libera reta enciklopedio estas nun la 27-a plej granda el ĉiuj vikipedioj (la sama pozicio ol en 2011) kaj ĝi superas laŭ la kvanto de artikoloj multajn aliajn vikipediojn en naciaj lingvoj (ekz. la danan, serban kaj la hebrean). Nuntempe ĝi estas la plej granda enciklopedio havebla en la internacia lingvo kaj ankaŭ en iu ajn artefarita lingvo.

Proksimume unu jaron antaŭe Vikipedio atingis 150.000 artikolojn, tio signifas ke dum preskaŭ unu jaro oni skribis 20.000 artikolojn en la esperanta Vikipedio.

Fontoj