WikiLeaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtoj de spionagentejo
Lundo, la 27-a de februaro 2012
La organizaĵo WikiLeaks komencis hodiaŭ la publikigon de 5 milionojn da retpoŝtoj, kiuj apartenas al la spionreto STRATFOR. La repoŝtoj datiĝas de inter julio de 2004 ĝis decembro de 2011, kaj malkovras la internan funkciadon de STRATFOR. Ĉi tiu spionagentejo ofertas konfidenciajn servojn al firmaoj, inter kiuj troviĝas Dow Chemical Comny, Lockheed Martin, Northrop Grumman, Raytheon kaj al ŝtatagentejoj de Usono, inter aliaj, Agentejo pri Nacia Sekureco, Marista infanterio de Usono kaj Spionagentejo pri Defendo.
Inter la retpoŝtoj troviĝas, ekzemple, informo pri atakoj de Usono kaj de STRATFOR mem kontraŭ la fondinto de WikiLeaks, Julian Assange kaj informo pri la sano de Hugo Chavez kaj kiel profiti ĝin.
Jen privata spionada entrepreno konfidanta informistojn de la usona straro, konfidanta eksterlandajn spiongentejojn de dubinda reputacio kaj konfidanta ĵurnalistojn. Tio, kio plej maltrankviliĝas, estas ke la celoj de la spionado estas inter aliaj, organizaĵoj de aktivuloj, kiuj laboras por justaj kaŭzoj. | — Julian Assange (Fondinto de WikiLeaks)
|
WikiLeaks kreis societon, en kiu partoprenas pli ol 25 organizaĵoj por informi al publiko pri la dokumentoj. La informoj malkovrotaj de ĉi tiu societo aperos dum la venontaj semajnoj.
Fontoj
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la hispana vikinovaĵa artikolo, kies fontoj estas
- (es) «Gfiles: Wikileaks filtra archivos de empresa de ‘Inteligencia Global’ Stratfor» – Agencia Matriz del Sur, 26 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) «Stratfor Statement on Wikileaks» – Yahoo! Finance, 27 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) «WikiLeaks publishes ‘millions’ of Stratfor emails» – NDTV, 27 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) Richard Chirgwin «Wikileaks regains relevance with Stratfor doc-drop» – The Register, 27 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) «WikiLeaks publishing 5M Stratfor e-mails» – United Press International, 26 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) Joe Brockmeier «Wikileaks Lets Loose "Global Intelligence Files" from Stratfor Emails» – ReadWriteWeb, 26 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) Eamon Javers «Wikileaks Stratfor Memo Reminiscent of a Spy Novel» – CNBC, 26 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
- (en) Stephen Grey «WikiLeaks to release 5 million emails from global security think tank Stratfor» – The Vancouver Sun, 26 de febrero de 2012 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Interreto
- Teknologio
- 27-a de februaro 2012
- Februaro de 2012
- 27-a de februaro
- Artikoloj kun informo de Agencia Matriz del Sur
- Artikoloj kun informo de Yahoo! Finance
- Artikoloj kun informo de NDTV
- Artikoloj kun informo de The Register
- Artikoloj kun informo de United Press International
- Artikoloj kun informo de ReadWriteWeb
- Artikoloj kun informo de CNBC
- Artikoloj kun informo de The Vancouver Sun
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Ameriko
- Usono
- Politiko