Prapingvenegoj loĝis en Nov-Zelando

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 1-a de marto 2012

Prapingvenaj ostoj trovitaj en Nov-Zelando en 1977 ebligas rekonstrui plenan ostaron de prapingvenego, post 35 laboraj jaroj. La prapingvenego vivis antaŭ 25 milionoj da jaroj, kaj laŭ paleontologiistoj, ĝi altis ĉirkaŭ 1,25 m., havis mallarĝan trunkon, longajn naĝilojn kaj dikajn mallongajn krurojn. La ĉefulo de la esplorgrupo, la usona esploristo Dan Ksepka, klarigis, ke ĝi altis 30 cm. pli ol nuna imperiestra pingveno.

Tio, kio hodiaŭ estas Nov-Zelando, estis grandparte sub akvo antaŭ 25 milionoj da jaroj; nur malgrandaj rokejoj estis surakve. Tiuj rokejoj ebligis manĝi kaj protekti sin al prapingvenegoj.

La sciencistoj nomis la prapingvenegon Kairuku, kio estas maoria vorto, kiu signifas "subnaĝisto revenanta kun manĝo".

Dum la tri pasintaj jaroj, Ksepka laboris kune kun Paul Brinkman, Fordyce, kiu trafis la unuajn ostojn en 1977, Tatsuro Ando kaj Craig Jones, en Nov-Zelando por rekonstrui la ostaron. Nun, la prapingvenego estas oficiale katalogita.

Fontoj