Deportivo Cali centjariĝis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 25-a de novembro 2012

La Deportivo Cali (Sporta Kalio), fondita la 23-an novembro de 1912, centjariĝis pasintvendrede, estante la unua Kolombia futbalteamo atinginte tian aĝon kaj pro tio oni okazigis diversajn festojn en la valokaŭka ĉefurbo kiel omaĝo.

Amasa ĉeesto de fanatikuloj el malsamaj lokoj de la lando oni vidis vendrede apud la sidejo de la teamo.

De kelkaj tagoj antaŭe oni anoncis karavanon omaĝan pro la centjariĝo de la teamo, kiu irus de la Placeto el Sankta Francisko (Plazoleta de San Francisco), kie okazus religia ceremonio kaj poste ekmarŝi al la sidejo administracia, Alex Gorayeb, ĉe la avenuo Vasquéz Cobo, kie la cetero da agadoj plenumiĝus.

Tamen, pro la anonco pri la alveno Kalien de la vicprezidanto Anĥelino Garzón, la centjariĝaj festoj devis esti ŝanĝitajn. La 23-an, la organizantoj ricevis novaĵon pri la neado de la uzo de la parko, pro tio ŝajnis ke la nokta festo estis nuligita, sed je la lasta momento, oni re-aranĝis ĉion por okazigi la feston ĉe la "Orquideorama".

Faryd MONDRAGÓN ALÍ kapitano kaj pordgardisto de la teamo.

Ekde la 4:00 ptm la fanatikoj kunigis sin ĉe la Monumento al Solidareco, kie ekmarŝis cele de la sidejo. Je la 6:00 komencis la marŝadon al Orquideorama-n, kie diversaj agadoj estis plenumitaj, i.a muzikaj montraĵoj kaj gustumadoj. Dum la kunigado kaj marŝado estis art-fajraĵoj kaj fanatikaj kantoj, krom montradoj de afiŝoj omaĝaj. La ĉeesto en la Orquideorama kalkuliĝas je 11 000 homoj, kaj la ĉeesto en la marŝo multe pli granda, ĉar multaj homoj ne povis eniri Orquideorama-n pro la nesufiĉa spaco.

Omaĝa kuko pro la centjariĝo.

Ĉe la sidejo, estis preĝo omaĝa al kiu ĉeestis estroj, futbalistoj, maljunaj sportaj gravuloj, membroj kaj fanatikoj, post tio oni tostis kaj montris filmon pri la plej elstaraj atingoj de la klubo dum la pasintaj cent jaroj. Je la fino la ĉielo brulis per art-fajraĵoj lanĉitaj de Kvartalo Sankta Antonio kaj Sankta Monika. Poste oni tranĉis la kukon kaj ekludis diversajn muzikajn grupojn, inter ili Azul Profundo (Bluo profunda), pri Salso kaj Julio MARTÍNEZ, kantisto de la oficiala centjariĝkanzono, versio el la tradicia Pachito E'che. Poste la noktofesto transiris normale.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El Deportivo Cali celebró sus primeros cien años de vida, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).