Porpaca krozŝipo en Kubo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 9-a de marto 2012

Peace boat fotita ĉe Koĉi en 2011

Je la pasinta 1-a de marto, Fidel Castro, akceptis en la kongresa palaco de Havano, 700 membrojn de japana porpaca krozŝipo, kiu ŝipiras tra la mondo kaj tiu ĉi estas la 15-a vizito en havenon de Havano de 1990. Inter aliaj, en la ŝipo vojaĝas postvivantoj de la nukleaj bombardadoj al Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj viktimoj de la nuklea akcidento, kiu okazis en Fukuŝimo pasintjare. Ili rakontis en la kongresa palaco pri siaj spertoj kaj ankaŭ parolis pri siaj spertoj Julio Medina, kuba kuracisto, kiu helpis viktimojn de la nuklea akcidento el Ĉernobilo.

Yoshioka Tatsuya estas la ĝenerala direktoro kaj kunfondinto de la porpaca misio, kiu de 1983 aranĝas vojaĝojn, kiuj celas porpacan edukadon, forigon de nukleaj armiloj, kaj repaciĝon inter japana popolo kaj aliaj aziaj popoloj. Li diris, citite de ŝtata kuba novaĵagento, ke la vizito estas reago kontraŭ la usona embargo al Kubo kaj malatento al usonaj premoj por eviti ke la krozŝipo reiru Kuben.

Laŭ kubaj fontoj, dum la vizito, Castro petis al porpacaj misiistoj, ke ili pli intense informu pri la sekvoj de la bombardado al la japanaj Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj pri la sekvoj de nukleaj eksperimentoj en la oceano Pacifiko kaj en Usuno, krom denunci la ekziston de nukleaj armiloj.

Fontoj