25 mil geflegistoj maldungitaj en Kenjo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 11-a de marto 2012

La registaro de Kenjo maldungis 25 mil strikantajn geflegistojn, kiuj malatentis registaran ordonon por eklabori.

La strikantaj geflegistoj postulas plibonigojn de salajroj kaj de aliaj laboraj kondiĉoj. Post komenco de la striko, oni diris ke en pluraj malsanulejoj, malsanuloj ne estis taŭge flegataj; tial la du ĉefaj sindikatoj konsentis pri re-eklaboro. Tamen, multaj strikuloj malatentis la konsenton.

La striko komenciĝis post la malsukceso de traktadoj inter sindikatoj kaj registaro. Laŭ sindikatoj, la registaro promesis pasintjare altigi la salajrojn kaj nun ili diras ke ne estas mono por plibonigi salajrojn.

Ĉiuj la profesiuloj pri sano, kiuj kontraleĝe strikis kaj malobeis la ordonon por re-eklabori, estas maldungitaj.
Alfred Mutua (registara proparolanto).

La kenja registaro diras ke jam okazis mortoj pro la labora malĉeesto de geflegistoj kaj ke la registaro kaj la popolo ne toleros tian sintenon. Laŭ la registaro, tiu ĉi striko okazas kontraŭleĝe.

Tio estas muso-kata ludo. Oni ne rajtas maldungi tutan laboristaron.
Alex Orina (proparolanto de Societo de Profesiuloj pri Sano de Kenjo).

Alex Orina, proparolanto de Societo de Profesiuloj pri Sano de Kenjo, diris ke ankaŭ oni malatentos la maldungojn, ĉar li opinias ke tiu ago estas blufado de la registaro.

Tamen, la registaro jam komencis laborintervjuojn por dungi pensiuliĝintajn aŭ senlaborajn geflegistojn.

Fontoj