Forpasis la lasta hispana "justulino inter la popoloj"

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 5-a de marto 2012

Je la pasinta 27-a de februaro, mortis Carmen Schrader, la lasta hispana (germanino denaske) "justulino inter la popoloj". Ŝi kaj ŝia edzo gajnis la agnoskon "justulo inter la popoloj" en 1989 pro helpi tri judinojn dum la dua mondmilito.

La aventuro de Carmen kaj ŝia edzo José Ruiz komenciĝis, kiam ili transloĝiĝis el Hispanio al Berlino en 1942, ĉar li akceptis ataŝean postenon en la hispana ambasadorejo de Berlino. En Germanio, oni provizis al ili loĝejon en Diedesdorf, kie jam laboris kaŝita judino nomita Gertrud Neuman, kiel kudristino. Carmen bezonis vartistinon kaj Gertrud Neuman parolis al ŝi pri judino nomita Ruth. Tiel, Carmen kaj José decidis dungi Ruth’on kaj poste ŝian patrinon por kuiri. Kvankam la judinoj akiris malverajn personecojn, la afero estis riska ĉar en la loĝejo ankaŭ laboris homoj, kiuj simpatiis naziismon. Tial la ambasadorejo, rekomendis al ili eliri el Germanio. Ili kaj la tri judinoj iris al Berno (Svislando) ĉirkaŭ la fino de 1944.

Estis la atesto de Ruth, favore al la geedzoj, kio igis ke la nomoj de Carmen kaj José ekestis inter la 21 mil nomoj de gejustuloj inter la popoloj. Ruth nuntempe aĝas 90 kaj loĝas en Usono.

Nur du pliaj hispanoj estas en la listo: Eduardo Propper kaj Angel Sanz. La nomoj de la gejustuloj estas en muro ĉe la Ĝardeno de la Justuloj en Israelo.

La Federacio de Judaj Komunumoj de Hispanio, kontaktis la familion por kondolenci ilin. Carmen estis entombigita apud sia edzo en Baena (Kordovo - Hispanio).

Fontoj