En Nitra okazas la 6-a Somera Esperanto-Studado
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Merkredo, la 25-a de julio 2012
|
|
250 homoj renkontiĝis en Nitra, okcidenta Slovakio, por la 6-a Somera Esperanto-studado. Ĉi tiun aranĝon tradicie organizas slovaka organizaĵo E@I, kiu ankaŭ prizorgas la plej grandan portalon por senpaga lernado de Esperanto. Krom la studado de Esperanto la programo enhavas kulturajn eventojn kaj prelegojn pri diversaj temoj.
Esperanto-bandoj kaj muzikistoj, ekzemple JoMo, Martin Wiese prezentas sian arton dum la aranĝo. Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo Verešvaran prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj el Topoľčianky.
Fontoj
- (sk) «Esperantisti dúfajú, že Európa prijme spoločný jazyk» – Pravda.sk, la 23-a de julio 2012
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |