Saltu al enhavo

Monacatus estas la titolo por la 17-a ekspozicio La Epokoj de la Homaro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 3-a de marto 2012

Hieraŭ, oni prezentis la 17-an aranĝon de la ekspozicio pri katolika arto La Epokoj de la Homaro (hispane, Las Edades del Hombre), kies elektita titolo estas Monacatus kaj ĝia sidejo estos monaĥejo de San Salvador de Oña en Oña (elparolite onja) en la hispana provinco Burgoso.

La ekspozicio okazos inter junio kaj la 4-a de novembro de 2012 kaj estos la ferma celebrado de la mila datreveno de la fondado de la monaĥejo. Ĝi enhavos ĉirkaŭ 140 religiajn artaĵojn de la kultura havaĵo de aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono, kiuj en la ekspozicio estos dividitaj laŭ ses "ĉapitroj". Laŭ la aranĝantoj, la verkoj estis elektitaj ĉefe pro sia rilato al monaĥa vivo kaj ilia intenco estis selekti verkojn de la 17-a jarcento.

Klostro de San Salvador de Oña

Por dua sinsekva jaro, la ekzpozicio okazos en nekatedrala sidejo kaj estas la dua fojo, por kiu la ekzpozicio estas aranĝita en la provinco Burgoso. La fondaĵo La Epokoj de la Homaro aranĝas ĉi tiujn ekzpoziciojn, kies temo ŝanĝiĝas ĉiujare, de 1988 kaj ili jam vizitis plurajn urbojn de ĉiuj la kastilileonaj provincoj, krom Antverpeno (Belgio) en 1995 kaj Novjorko (Usono) en 2002.

La regiona registaro de Kastilio kaj Leono, subvenciis per unu miliono da euroj la ekspozicion, kaj ĝi esperas ke kiel kutime, la ekzpozicio estos turisme aktiviga por Oña kaj por la tuta regiono.

Fontoj


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761002Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo