Sesa Horo por la Tero

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 31-a de marto 2012

Sidnejo dum la Horo por la Tero en jaro 2008. Maldekstre videblas la Operejo de Sidnejo sen lumoj.

La ekologiista organizaĵo WWF (Tutmonda Fonduso por Naturo) aranĝis la sesan Horon por la Tero. Pli ol 6 mil urboj tutmonde aliĝis al la okazaĵo kaj malŝaltis lumojn de gravaj konstruaĵoj dum unu horo, por simbole agi kontraŭ nuntempa klimata ŝanĝiĝo.

Azio kaj Oceanio estis la du unuaj kontinentoj kiuj partoprenis ĉar en ĉiu lando, la luma malŝaltado okazis je la oka kaj duono vespere laŭ loka horo. La unua lando, kiu mallumiĝis, estis Samoo kaj la lasta, 24 horoj poste, estos Kukinsuloj. Ĉi-jare, Libio, Butano kaj Franca Gviano partoprenas unuafoje.

Ĉiuj kaj ĉiu el ni ludas tre gravan rolon por ŝanĝi aĵojn en nia mondo. Horo por la tero celebras nian kompromison por la planedo kaj ĝi inspiras tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ ni, per simpla ago: malŝalti lumojn dum unu horo
Andrew Ridley (Fondinto de Horo por la Tero)

Krom malŝalti lumojn, aktivuloj kutime aranĝas aliajn agojn tutmonde. Ekzemple, pasintjare en Norvegio oni aranĝis skiadon kun torĉoj kaj ĉi-jare en Hispanio oni kreis homan mozaikon por bildigi la pandon, kiu estas emblemo de WWF kaj oni kreis specialan televidprogramon de la infana rolulo Pokojoo (plurlingve konita kiel Pocoyo).

Horo por la Tero, okazis unuafoje en la jaro 2007 en Sidnejo kaj ekde tiam, pli kaj pli landoj aliĝas al la okazaĵo.

Fontoj