Enoficiĝas Ellen Johnson Sirleaf por dua mandato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 17-a de januaro 2012

La prezidantino de Liberio, Ellen Johnson Sirleaf, lunde plenumis sian oficialan ĵuron por dua, 6-jara mandato, kaj profitis el tiu oportuno por tuj difini siajn prioritajon, nome lukton kontraŭ korupto kaj junecan sendungecon. La 73-jara prezidantino, kiu en la lasta jaro ricevis Nobel-premion pri paco iom antaŭ la baloto de novembro, unuafoje enoficiĝis en 2005. Ŝi tiel fariĝis la unua demokrate elektita ŝtatestrino en Afriko, kaj tiam promesis, ke ŝi plenumus nur unu mandaton.

Ŝi fine anoncis, ke ŝi ne respektus tiun promeson, unue ĉar la liberia konstucio permesas duan mandaton, due ĉar la ses unuaj jaroj ne sufiĉis por solvi la multajn problemojn de la lando.

Ŝia venko en novembro kun 90.2% de la balotvoĉoj estis iom fuŝita de opozicia bojkoto, kiu cetere minacis organizi manifestacion je la tago de ŝia enoficiĝo. Post renkonto kun la prezidantino en la lasta semajnfino, opoziciestro Winston Tubman tamen sciigis, ke li agnoskis la venkon de S-ino Sirleaf malorganizis la manifestacion kaj ĉeestus la enoficiĝon.

Usona ŝtatsekretario Hillary Rodham Clinton alvenis al Monrovio por ĉeesti la enoficiĝon de S-ino Sirleaf, kiu estas eksa studento de la universitato de Harvard. Pluraj centoj da homoj, inter kiuj multaj surhavis kolorajn vestarojn, kunveniĝis plurajn horojn antaŭ la ceremonio planita je tagmezo en la liberia ĉefurbo. Armea delegitaro plenumis du kanonpafojn en la mateno kaj suprenlevis la nacian flagon.

En sia unua enoficiĝa parolado antaŭ ses jaroj, Ellen Johnson Sirleaf promesis igi korupton la "1-an publikan malamikon", sed ŝi ŝajne rapide komprenis, ke unu mandato ne sufiĉus por solvi tian kronikan problemon. "Ni rapide faros decidojn danke al reformo de nia justica sistemo, por procesi tiujn aferojn antaŭ tribunaloj", ŝi klarigis al Associated Press antaŭ sia enoficiĝo.

Ellen Johnson Sirleaf jam komencis traktadon kun Winston Tubman. Post ilia sabata konversacio, la eksa delegito de Unuiĝintaj Nacioj en Somalio sciigis, ke la diskuto estis produktema. Li emfazis, ke lia partio Kongreso por Demokrata Ŝanĝo daŭre opinias, ke la baloto estis kontraŭleĝa. Sed "ni komprenis (...) ke plej dezirinde estas traktadi nian partoprenon en komunan registaron", li deklaris.

Propono de kunlaboro kun la 15 opoziciaj partioj de la unua balota raŭndo tamen povus impliki, ke la prezidantino devus kunlabori kun tiuj, kiuj rekte partoprenis la enlandan militon.

Inter ili estas Prince Johnson, kiu fariĝis simbolo de liberia barbareco dum la konflikto, kiam liaj fortoj ekzemple torturis eksan prezidanton Samuel Doe en 1990 antaŭ televidkameraoj. Nuntempe senatoro, ili estis unu el la rivaloj de Sirleaf antaŭ la baloto, kaj sekve subtenis ŝin en la dua raŭndo kontraŭ Winston Tubman. La proparolanto de la liberia prezidenteco asertis, ke neniu konsento estis tamen traktita inter ili.

Fondita en 1847 ĉe la okcidenta bordo de Afriko fare de liberigitaj usonaj sklavoj, Liberio fariĝis la unua respubliko de tiu kontinento kaj dumtempe viciĝis inter la plej prosperaj afrikaj nacioj, danke al diamantoj, fero, ligno kaj kaŭĉuko. La lando tamen malfacile penas refortiĝi post violenta enlanda milito, kiu entute daŭris 14 jarojn, de 1989 ĝis 2003. La konflikto kaŭzis pli ol 250.000 mortojn. Kiam ĝi ĉesis, 80% de la lokaj lernejoj estis detruitaj, kaj preskaŭ ĉiuj vojoj estis ne plu uzeblaj, laŭ raporto de la ministerio pri ekonomiaj aferoj.

En la ses pasintaj jaroj, la eksa ministro pri financoj plibonigis la salajrojn de ŝtatoficistoj, konstruis lernejojn kaj malsanulejojn, samtempe negocante eksteran monhelpon kaj ŝuldo-rabatojn.

Fontoj