Ĉefpaĝo/Dua paĝo, 2011

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mortis Václav Havel

Mortis Václav Havel
19-a de decembro 2011. Václav Havel, lasta prezidanto de Ĉeĥoslovakio kaj unua prezidanto de Ĉeĥio, mortis hieraŭ dum antaŭtagmezo. Li havis 75 jarojn.




En Moskvo brulegis kaj surfundiĝis motorŝipo «Sergej Abramov»

En Moskvo brulegis kaj surfundiĝis motorŝipo «Sergej Abramov»
15-a de novembro 2011. Lunde frumatene sur Ĥimkia baraĵlago ekbrulis triferdeka pasaĝera riverŝipo. Unu homo pereis, kelkaj vundiĝis aŭ veneniĝis.




La kontraŭuloj de Stutgarto 21 perdis la referendumon

28-a de oktobro 2011. 58,8% de la popolo en Baden-Virtembergo elektis ne ĉesi la projekto Stutgarto 21, kiu celas anstataŭigi la nuntempan kapotrajnstacion per subtera "trairstacio" kaj kostos ĉirkaŭ 4,1 miliardojn da Eŭroj.




En Kolombio junuloj diras «ne» al la deviga militservo

En Kolombio junuloj diras «ne» al la deviga militservo
7-a de oktobro 2011. Kolombia junularo asociiĝis por ebligi, ke junuloj de pacism-penso, kiuj ne volas porti armilojn, povu eliri el la militkazernoj.




Leĝprojekto en parlamento riskigas la italan Vikipedion

6-a de oktobro 2011. Leĝprojekto, kiu estas diskutata en la Parlamento de Italio, riskigas la Italan Vikipedion pro alineo 29 de tiel nomata leĝprojekto pri interaŭskultoj, kiu postulus, ke laŭ postulo de persono, kiu taksas ian enhavon «damaĝa por sia reputacio», retpaĝaroj devas fari difinitan de tiu persono korekton ene de kvardekok horoj ekde la peto, kaj sen iu ajn komento.




Incendio ĉe Vinilkosmo

22-a de septembro 2011. Inter la nokto de la 18‐a de septembro kaj la mateno de la 19‐a, incendio bruligis nepublikigitan materialon, kiu estis en la ejo de Vinilkosmo.




Usono: 9 homoj en malsanulejo, 1 mortinto post akcidento en McDonald's

Usono: 9 homoj en malsanulejo, 1 mortinto post akcidento en McDonald's
9-a de septembro 2011. Unu virino mortis, almenaŭ 9 aliuloj estis enmalsanulejigitaj post akcidento en restoracio McDonald's en Georgia urbo Pooler. En la restoracio ekestis neidentigita vaporaĵo.




Britio: kondamnitaj pro noto ĉe Facebook

Britio: kondamnitaj pro noto ĉe Facebook
20-a de aŭgusto 2011. Du viroj kondamnitaj al kvarjara malliberigo pro skribi Vizaĝlibran noton, kiu vokis por partopreni en la ribelo en Londono kaj aliaj britaj urboj. Jordan Blackshaw, 20-jarulo el Northwich Town kaj Perry Sutcliffe-Keenan, 22-jarulo el Latchford estis kondamnitaj, malgraŭ iliaj agadoj estigis neniun rebelon.




Ĉeĥo Kulhavý gajnis la mondan pokalon sur montbicikloj

Ĉeĥo Kulhavý gajnis la mondan pokalon sur montbicikloj
14-a de aŭgusto 2011. La ĉeĥa biciklisto Jaroslav Kulhavý venkis en antaŭlasta vetveturado de la monda pokalo en „cross country“-vetveturadoj en Nové Město (Ĉeĥio) kaj kun devanco li certigis sin la totala venko en serialo.




Rusujo provizore malpermesis uzi aviadilojn An-12

Rusujo provizore malpermesis uzi aviadilojn An-12
11-a de aŭgusto 2011. Ministerio de transporto de Rusia Federacio informis, ke la malpermeso estos valida ĝis kiam aviadiloj de sovetia tempo estos sekuraj.




La Vikipedio atingis 150 milojn da artikoloj!

La Vikipedio atingis 150 milojn da artikoloj!
11-a de aŭgusto 2011. La Vikipedio en Esperanto atingis je la 7-a de aŭgusto, la artikolnombron 150.000, sukcesante tiel, kiel la Vikipedio en konstruita lingvo kun la plej granda kvanto de artikoloj...




Fermitas vendejoj en Manĉestro pro tumultoj

Fermitas vendejoj en Manĉestro pro tumultoj
11-a de aŭgusto 2011. La ondo de tumultoj plivastiĝis en pliajn britajn urbojn. Dum en Londono jam tumultoj malrapide estingiĝas, en Manĉestro kaj Birmingham tensio ankoraŭ daŭradas.




Dirty Dancing, la kulta filmo de la 80-aj jaroj, trafos kinejojn en nova versio

Dirty Dancing, la kulta filmo de la 80-aj jaroj, trafos kinejojn en nova versio
10-a de augusto 2011. Reĝisoro de la nova versio estos koreografo de la originalo, Kenny Ortega.




Germana ministro volas post la atakoj en Oslo redukti interretan anonimecon

9-a de augusto 2011. Reage al la atakoj de norvega dekstrula ekstremisto Anders Breivik, kiu skribis pri siaj opinioj en blogo, la ministro pri internaj aferoj vokis Federaciajn landojn en Germanio al forlaso de principoj de interreta anonimeco.




Vikimanio ĵus finiĝis en Ĥajfo

9-a de augusto 2011. Israela urbo Ĥajfo akceptis proksimume 600 vizitantojn el kvindek landoj dum ĉi-jara Vikimanio. Tio estas ĉiujara tutmonda konferenco temanta pri Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj.




En Nitra okazas la 5-a Somera Esperanto-Studado

3-a de augusto 2011. 191 personoj el 28 landoj de la mondo renkontiĝis en Nitra, okcidenta Slovakio, por la 5-a Somera Esperanto-studado.




Geedziĝo de Alberto la 2-a kaj "Orkolora fiŝeto"

2-a de julio 2011. Hodiaŭ eksnaĝistino, Charlene Wittstock, kaj princo de Monako, Alberto la 2-a, geedziĝis. Hieraŭ okazis la civila geedziĝo. La hodiaŭa cemoronio okazis en renesanca palaco, estejo de la monaka ŝtatestraro.




Ĉinio: Oni malfermis la plej longan ponton en la mondo

Ĉinio: Oni malfermis la plej longan ponton en la mondo
30-a de junio 2011. Hodiaŭ en Ĉinio oni malfermis la plej longan ponton en la mondo. La konstruaĵo havas longecon de 42.5 kilometroj kaj ligas urbon - Cindao kun insulo Huangdao sur golfo Jiaozhou.




Libera programo por restarigi dosierojn densigitajn per RARv3

11-a de majo 2011. Aperis libera programaro por ekstrakti dosierojn el arkivoj kreitaj per versioj 3.x de la mallibera densignilo «RAR», inkluzive de ĉifritaj kaj plurvolumaj.




Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-05-10

10-a de majo 2011. Microsoft aĉetas Skype’on; iuj trotuaroj en Moskvo estos kovritaj per platetoj; domajnonomoj en retregiono «.рф» estos forpreneblaj pro ekzisto de similaj varmakoj.




Oni procesas kontraŭ CNET pri elŝutebligo de LimeWire ĉe Download.com

5-a de majo 2011. Entreprenisto, kelkaj hiphopistoj kaj aliaj Usonanoj akuzas CBS’on kaj Lime Group’on pri faciligo de malobservado de kopirajto per disponigo de programoj por samtavola ŝutado de dosieroj.




La unua renkontiĝo de blogantoj en Vatikano

La unua renkontiĝo de blogantoj en Vatikano
4-a de majo 2011. Je la 2-a de majo 2011, lundo, ekokazis la unua en la tuta historio vatikana renkontiĝo de blogantoj de la tuta mondo. La renkontiĝon aranĝis 2 papaj konsilistaroj: por Kulturo kaj por Amaskomunikiloj.




Usama bin Laden mortigita

Usama bin Laden mortigita
3-a de majo 2011. Kreinto de Al-Kaida, Usama bin Laden estiĝis mortigita en sia posedaĵo en Pakistano dum agado de usonaj specialaj fortoj. La informon konfirmis prezidanto de Usono, Barack Obama, dum sia parolado. Antaŭ la Blanka Domo kunvenis centoj da homoj. Ili vivuis kaj kantis la usonan himnon.




Beatigo de Johano Paŭlo la 2-a

Beatigo de Johano Paŭlo la 2-a
1-a de majo 2011. "Johano Paŭlo la 2-a estas beata!" - vokis Benedikto la 16-a. 1 500 000 homoj estis ĉe beatiga meso en Vatikano.




Geedziĝo de princo William kaj Kate Middleton

1-a de majo 2011. Princo William, la dua persono por reĝiĝi en Britio, hodiaŭ estiĝis edzo de Kate Middleton. La ceremonio okazis en Abatejo Westminister. La ceremonion rigardis miloj da britoj je londonaj stratoj.



Aprilo de 2011[redakti]


Mortis Adrian von Bidder

29-a de aprilo 2011. La 17-an de aprilo forpasis Adrian von Bidder, aktiva membro de la projekto Debiano kaj fondinto de «NTP pool».



Firefox 4.0.1 kaj aliaj sekurig-stabiligaj eldonoj de Mozilaj programoj

29-a de aprilo 2011. Okazis sekurig-stabiligaj eldonoj de Mozilla Firefox, Thunderbird kaj SeaMonkey.



Vatikano: Super 50 ŝtatestroj venos por beatigo de Johano Paŭlo la 2-a

22-a de aprilo 2011. Almenaŭ 51 ŝtatestroj venos al Vatikano por beatigo de Johano Paŭlo la 2-a la 1-an de majo - informis itala novaĵagentejo Ansa. Laŭ tiu fonto la listo estiĝis kompletigita en Prefektejo de la Papa Hejmo.




Estas 10 000 000 da dosieroj ĉe Wikimedia Commons

Estas 10 000 000 da dosieroj ĉe Wikimedia Commons
16-a de aprilo 2011. La 16-an de aprilo je la 0:12 (UTC) oni aldonis al Wikimedia Commons la dekmilionan dosieron. La projekto, kiu enhavas diversajn specojn de dosieroj, ekestis la 7-an de septembro 2004. Ĉiuj estantaj tie dosieroj estas alŝutataj per liberaj licencoj aŭ publika havaĵo de volontularo de Wikimedia.




Leĝoprojekto por Esperanto en brazilaj mezlernejoj havas novan raportiston

9-a de aprilo 2011. Nomumiĝis nova raportisto por la leĝoprojekto kiu ebligos la instruadon de Esperanto en brazilaj mezlernejoj.




Japanio: Eksplodo en atomelektra centralo Fukuŝima I

12-a de marto 2011. En atomelektra centralo Fukiŝima I, kiu estas en la norda Japanio, ĉirkaŭ 250 km de Tokio, eksplodis hidrogeno kaj disfalis arkitekturaĵo, en kiu estas unu de atomreaktoroj de la centralo. Laŭ japana agentejo Kyodo neniu ekpereis kaj 4 homoj estas vunditaj.




Fortega tertremo en Japanio, cunamo dezertigas la landon

Fortega tertremo en Japanio, cunamo dezertigas la landon
11-a de marto 2011. Cunamo, kiun estigis tetremo, sturmis la plej grandan japanan insulon, Honŝun. Ondo havanta 4-10 metrojn inundigas vojojn, baras aerodromojn. Japana ministraro ekkonfirmis: estas viktimoj.




Viro intence aŭtis tra grupo de biciklistoj

5-a de marto 2011. Laŭ akuzoj, vendrede, je la 25-a de februaro, Richard Neis, 47-jaraĝa dungato de la Brazila centra banko, stiris sian aŭton tra grupo da ĉ. 100 biciklistoj kiuj partoprenis en sojla maso en Porto-Alegro.



Sekurigeldonoj de Fajrovulpo: 3.5.17 kaj 3.6.14, Tondrobirdo: 3.1.8

2-a de marto 2011. Okazis korekto de gravaj malsekuroj, kaj ĝisdatigo de listoj de «internacinomaj» retregionoj kaj «publikaj sufiksoj». Multo en la artikolo aplikiĝas ankaŭ al la ankoraŭ ne eldonita SeaMonkey 2.0.12.


Februaro de 2011[redakti]


Nova Ŝikago-urbestro

Nova Ŝikago-urbestro
28-a de februaro 2011. En Ilinojo (Usono) la 22an de Februaro, 2011, Rahm Emanuel venkis en la konkuro por posteno de urbestro de Ŝikago.




Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-02-25

25-a de februaro 2011. Estis eldonita Poŝfajrovulpo 4.0b5. Ekfunkciis TTTe aŭtomata tradukilo el la franca en Esperanton.




Vikinovaĵaj mallongaĵoj, 2011-02-15

15-a de februaro 2011. Estas aprobita Vikifontaro en la jakuta lingvo. Okazis eldono de SeaMonkey 2.1b2.



Januaro de 2011[redakti]


Serĉilo de Google rifuzas dum tajpado aŭtomatan kompletigon de vortoj kiel «torrent»

28-a de januaro 2011. La retpaĝaro nun malfavoras kelkajn vortojn, kiuj estas fifamaj ĉe defendantoj de aŭtoraj rajtoj pri verkoj laŭleĝe nedisdonendaj de ajnuloj, eĉ ĉe serĉoj ne koncernantaj tiajn verkojn.




Pro gravegaj sekurkorektoj eldonitas Bugzilla 4.0rc2, 3.6.4, 3.4.10 kaj 3.2.10

Pro gravegaj sekurkorektoj eldonitas Bugzilla 4.0rc2, 3.6.4, 3.4.10 kaj 3.2.10
27-a de januaro 2011. En la 25-a de januaro Mozilo eldonis novajn versiojn de «Bugzilla», por korekti kelkajn gravegajn malsekurojn, unu el kiuj ebligis ekdisponon de fremda konto.




Ekfunkciis rusinlingva Vikipedio

26-a de januaro 2011. En la 23-a de januaro ekfunkciis ĉe propra retadreso Vikipedio en la rusina lingvo.



Estas elŝutebla Fajrovulpo v.4.0b10

26-a de januaro 2011. Mozilo eldonis la 10-an beta-version de Fajrovulpo 4. Tio povas esti ties antaŭlasta beta-eldono.



Terora ago en la flughaveno Domodedovo (Moskvo, Rusio)

25-a de januaro 2011. En la flughaveno Domodedovo lunde je 16:32 kamikazo eksplodigis bombon. Pereis 35 kaj vundiĝis 128 ĝis 180 homoj.




Google forigos malkodilon de H.264 el sia TTT-legilo Chrome

12-a de januaro 2011. Ĝi intencas enfokusigi la fortojn je liberaj kodaj teĥnikoj.