Viro intence aŭtis tra grupo de biciklistoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 5-a de marto 2011

Laŭ akuzoj, vendrede je la 25-a de februaro, Richard Neis, 47-jaraĝa dungato de la Brazila centra banko, stiris sian aŭton tra grupo da biciklistoj kiuj partoprenis en sojla maso en Porto-Alegro.

Ĉ. 100 biciklistoj ŝtopis la vojon kaj, laŭ atestanto, Neis diris "sed mi devas rapidiri" al unu el la biciklistoj, antaŭ ol li akcelis, frapante 8 biciklistojn. Ili iris malsanulejen kaj la malsanulejo jam permesis al ili ĉiuj reiri hejmen.

La advokato de Neis diris ke la biciklistoj agacis lian 15-jaraĝan filon.

La polico poste trovis la fordonitan aŭton de Neis proksime al centra Porto-Alegro frumatene la tagon poste.

Neis arestiĝis sub la akuzo de provo murdi kaj nun ricevas psikiatran prizorgon.

Fontoj