Fermiĝas vendejoj en Manĉestro pro tumultoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Noktaj tumultoj en ĉirkaŭo de butikuma centro en Salford.
Post la tumultoj en stratoj de Liverpulo

Ĵaŭdo, la 11-a de aŭgusto 2011


La ondo de tumultoj plivastiĝis en pliajn britajn urbojn. Dum en Londono jam tumultoj malrapide estingiĝas, en Manĉestro kaj Birmingham tensio ankoraŭ daŭradas. State je la 10-a de aŭgusto, ekde la dekoka horo de la 9-a de aŭgusto registris metropola polico en Manĉestro kaj Salford pli ol 1000 raportojn. Dum la kelkaj horoj ekestis 155 brulegoj; estis serioze difektitaj pli ol 100 nemoveblaĵoj.[1][2]

Ĉirkaŭ la dekkvara horo komencis en Salford, unu el distriktoj de graflando Granda Manĉestro, kolektiĝi grupoj de atakemaj junuloj. Pro timo antaŭ atakoj estis ordonite fermiĝi al drinkejoj kaj aliaj ejoj en la urbocentro. Post kiam oni ricevis unuajn raportojn pri frakaso de butikfenestroj, estis sur stratojn senditaj preventaj policaj trupoj. Eĉ tio ne haltigis junajn banditojn de rabo kaj detruo de ĉirkaŭaj vendejoj. Celo de atakoj estis vendejoj kun alkoholo kaj elektronikaĵoj. Suferis ankaŭ aŭtobusaj haltejoj kaj personaj aŭtomobiloj, kiuj staris sur la vojo de ribelantoj. Kelkaj el tiuj estis ekbruligitaj. Malgraŭ ĉi ĵeto de ŝtonoj kaj brikoj policistoj strebis forpremi frenezulojn kiom eble plej malproksime de la butikuma centro. Atakita estis ankaŭ kameraisto de BBC, kiu dokumentiĝis okazaĵo en stratoj. Preskaŭ dudek vandaloj penetris en superbazaron de reto Lidl, kaj ekbruligis tie fajron. Fajrobrigadoj strebis malebligi vastiĝon de fajro al najbaraj loĝdomoj.[3][4][1]

Similia situacio fariĝis ankaŭ en centro de Manĉestro. Urba administrejo kaj polico ĉirkaŭe la deksesa horo eldonis rekomendon pri fermito de vendejoj, drinkejoj kaj restaŭradoj. Interrompa estis ankaŭ tramaj kaj urbaj busaj linioj. Interbato inter la polico kaj tumultistoj daŭradi longe en nokton de mardo al merkredo - tamen plej grandaj grupoj estis dividita jam dum la unuaj horoj.

Frakason de tumultoj partoprenis preskaŭ 2500 policistoj al Manĉestro kaj ĉirkaŭaj urboj. Tie estis uzi helikopteroj kaj rajdaj policaj trupoj kaj ankaŭ speciale edukaj hundoj. Dum la incidentoj en la Granda Manĉestro estis aresti pli ol cento de homoj. Polico publikas en interreto fotografaĵojn de tumultistoj kun peto pro helpo pri identigado.

Fontoj

  1. 1,0 1,1


Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Zamknięte sklepy w Manchesterze z powodu zamieszek, el pola Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).