Terora ago en la flughaveno Domodedovo (Moskvo, Rusio)
Mardo, la 25-a de januaro 2011
|
|
Lasta ĝisdatigo: 2011-01-26T11:10.
Lunde en la flughaveno Domodedovo (Moskvo, Rusio) je 16:32 kamikazo eksplodigis bombon je 7 kg je TNT-ekvivalento. Laŭ oficialaj informoj pereis 35 kaj vundiĝis 128 ĝis 180 homoj (inkluzive 41 grave).[1] Oni diras, ke temas pri nordkaŭkazano.[2] La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev prokrastis pro tio vojaĝon al la Monda Ekonomia Forumo en Davos (Svisio).[3] Atestantoj asertas, ke antaŭ la eksplodo la kamikazo ekkriis: "Mi mortigos vin ĉiujn".[4]
Kameraoj registris la momenton de la eksplodo kaj tiu video estas spektebla en Jutubo.
Ĝis nun oni sukcesis identigi nur 28 el 35 kadavroj, do ciferoj estas nur antaŭaj. Nun oni scias, ke estis murditaj po (almenaŭ) 1 brito, taĝiko, uzbeko, kirgizo, germano, aŭstro, ukrainano. Estis vunditaj: 3 taĝikoj, 2 niĝerianoj kaj po 1 brito, uzbeko, germano, slovako, serbo, moldavano, italo, franco.
Jen la nuna oficiala listo da murditoj en Domodedovo (esperantigo de fremdlandaj nomoj povas esti malĝusta; lasta ĝisdatigo: 2011-01-26 09:00; numeroj ne rilatas al la rusa listo):
- Babarikin Vladimir Arkadjevic (n. 1966, Rusio);
- Babenko Marina Aleksandrovna (n. 1965, Rusio);
- Badraŝov Kiril (n. 1972, Rusio);
- Bajbuza Kiril Jurjeviĉ (n. 1987, Rusio);
- Belousov Valerij Ivanoviĉ (n. 1962, Rusio);
- Ĉuvakov Aleksej Borisoviĉ (n. 1970, Rusio)
- Dubovickij Viktor Ivanoviĉ (n. 1972, Rusio);
- Gataŭlin Ildus Junusoviĉ (n. 1974, Rusio);
- Garkin Igor Aleksejeviĉ (n. 1955, Rusio);
- Ĝabarov Sabir Muĥameĝanoviĉ (n. 1963, Taĝikio);
- Ĥaknazarov Murat Ĥudejnazaroviĉ (n. 1987, Kirgizio);
- Ĥripankov Andrej Vladimiroviĉ (n. 1967, Rusio);
- Isajeva Natalja Jurjevna (n. 1986, Rusio);
- Ivanov Nikokolaj Ivanoviĉ (n. 1969, Aŭstrio);
- Izmajlov Vadim Genadjeviĉ (n. 1964, Rusio);
- Juraŝku Nikolaj Vasileviĉ (n. 1924, Rusio);
- Koĉergin Nikolaj Pavloviĉ (n. 1942, Rusio);
- Kousland Gordon Kempbell (n. 1971, Britio) — sen jura konfirmo;
- Lapŝov Denis Anatoleviĉ (n. 1973, Rusio);
- Lomĵaridze Vaĥtang Eldaroviĉ (n. 1972, Rusio);
- Matvejev Ilja Evgenjeviĉ (n. 1976, Rusio);
- Maŝutina Anna Grigorjevna (n. 1981, Ukrainio);
- Minderop Hendrik (n. 1976, Germanio);
- Mombetov Orikbaj Rometoviĉ (n. 1965, Uzbekio);
- Pernjatin Viktor Miĥajlovic (n. 1961, Rusio);
- Petrunina Irina Konstantinovna (n. 1991, Rusio);
- Pustovalov Boris Vladimiroviĉ (n. 1949, Rusio);
- Sigmatulin Renat Ŝafkatoviĉ (supozeble; n. 1966, Rusio);
- Smirnov Boris Vladimiroviĉ (n. 1958, Rusio);
- Ŝiŝkin Konstantin Konstantinoviĉ (n. 1959, Rusio);
- Ŝmatjuk Viktor Trofimoviĉ (n. 1957, Rusio);
- Tomin Oleg Vladimiroviĉ (n. 1974, Rusio);
- Volkova Natalja Olegovna (n. 1971, Rusio);
- Wallner Heide-Marie (n. 1961, Aŭstrio);
- Zubrickij Aleksej Aleksandroviĉ (n. 1975, Rusio).
Fontoj
«Eksplodo okazis en moskva flughaveno Domodedovo» – , 24.01.2011 (arkivita [ ])
(ru) «Предварительный список документов, составленный по обнаруженным документам» – La Ministerio pri ekstremaj aferoj de Rusio, 18.00 25.01.2011 (arkivita [ ])
Referencoj
- ↑ Опубликован список погибших в "Домодедово" ruse
- ↑ Спецслужбы упустили сообщников смертника в "Домодедово" ruse
- ↑ Медведев из-за взрыва в "Домодедово" отложил поездку в Давос ruse
- ↑ Стала известна последняя фраза смертника из "Домодедово" ruse
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |