Japanio: Eksplodo en atomelektra centralo Fukuŝima I

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
La atomelektra centralo Fukiŝima.

Sabato, la 12-a de marto 2011

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la artikolo el pola Vikinovaĵoj, disponita laŭ la permesilo «Creative Commons Attribution v2.5».

En atomelektra centralo Fukiŝima I, kiu estas en la norda Japanio, ĉirkaŭ 250 km de Tokio, eksplodis hidrogeno kaj disfalis arkitekturaĵo, en kiu estas unu de atomreaktoroj de la centralo. Laŭ japana agentejo Kyodo neniu pereis kaj 4 homoj estas vunditaj.

Patrono de japana ministraro, Yukio Edano, diris, ke la eksplodo ne difektis ŝildon de la atomreaktoro kaj la eksplodo ne kaŭzos radioaktivan breĉon. Dum la konferenco oni diris, ke en la centralo laboras speciala helpanaro kaj radiaktiveco plenas tiel, kiel oni antaŭvidis.

En lasta diurno radiaktiveco estis eĉ okoble pli alta ol akceptebla normo. Gazetaragancoj ekinformis, ke jam falas radiaktiveco, sed senĉese transpaŝas la normo. Tokyo Electric Power Co. (TEPCO), firmao, kiu posedas multajn japanajn atomelektrajn centralojn, ekinformis, ke perdis ebleco kontroli premon en 3 atomreaktoroj de centraloj Fukuŝima I kaj Fukuŝima II. Se la premo estos danĝere alta, oni devos fari kontrolatan radioaktivan breĉon.

Japana Komisiono de Atomsekureco ekinformis, ke oni evakuis 51 000 homojn.

Vidu ankau