Geedziĝo de Alberto la 2-a kaj "Orkolora fiŝeto"

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 2-a de julio 2011

Hodiaŭ eksnaĝistino, Charlene Wittstock, kaj princo de Monako, Alberto la 2-a, geedziĝis. Hieraŭ okazis la civila geedziĝo. La hodiaŭa cemoronio okazis en renesanca palaco, estejo de la monaka ŝtatestraro.

La paron geedzigis ĉefepiskopo de Monako, Bernard Barsi. Invititaj estis interalie prezidanto de Francio, Nicolas Sarkozy, modelino Naomi Campbell, aktoro Roger Moore kaj projektanto de la princina robo, Giorgio Armani.

La paro ekkonis sin en 2000, dum internacia naĝa turniro en Monako. Ili prezentis sin nur en 2006, dum olipmiaj ludoj en Torino. Princan fianciĝon oni anoncis en la antaŭa monato.

Fontoj