Serĉilo de Google rifuzas dum tajpado aŭtomatan kompletigon de vortoj kiel «torrent»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 28-a de januaro 2011

Oni skribas, citante artikolon ĉe «Torrentfreak», ke la serĉilo de Google nun malfavoras kelkajn vortojn, kiuj estas fifamaj ĉe defendantoj de aŭtoraj rajtoj pri verkoj laŭleĝe nedisdonendaj de ajnuloj.

La «cenzuro» okazas ĉe aŭtokompletigo de serĉpetoj kaj ĉe dumtajpa serĉo (angle: «Instant search»). Ekzemple, se oni tajpas en la serĉkampo «wikip», la serĉilo montras popularajn frazojn per kiuj oni serĉas pri Vikipedio; tamen se oni tajpas komencon de ankaŭ rimarkinde populara vorto «torrent», popularaj frazoj kun tiu vorto ne aperas, ĝis kiam oni finis tajpi la vorton kaj aldonis ion.

Krom «torrent», inter tiaj vortoj laŭ raporto de Torrentfreak estas la vortoj «BitTorrent» (nomo de la protokolo por disdoni grandajn dosierojn sen troaj elspezoj danke al helpado de la ricevantoj; kaj nomo de la firmao prizorganta la protokolon), «uTorrent» (klientoprogramo de tiu firmao), «Xunlei» (alia programo, de firmao, en kiun Google en la jaro 2007 investis monon — onidire ĉirkaŭ 5 milionoj da usonaj dolaroj)[1], «RapidShare» kaj «Megaupload» (dosiergastigaj retservoj). Dume la nomo de la fama retejo «The Pirate Bay» estas kompletigata, kiel ankaŭ la nomoj de neelŝutendaj verkoj mem.

La vortoj estas nomoj de aferoj kvankam uzeblaj por disdoni kontraŭleĝe kopiojn de iuj verkoj, sed per si mem tute laŭleĝaj kaj utilaj: ja per BitTorento estas oficiale disdonataj senpagaj operaciumoj (kiel «Ubuntu»), filmoj (kiel «Sintel») kaj muziko (kiel du albumoj de «Persone»), kaj per dosiergastigaj servoj oni laŭleĝe publikigas tion, kion oni ne povas publikigi alie pro manko de spaco, mono aŭ propra retpaĝaro.

Antaŭe, se oni entajpis, ekzemple, «ubuntu» ĉe la serĉilo, oni povis atendi ke la serĉilo montros la popularan serĉofrazon «ubuntu torrent», per kiu oni trovus la paĝon kun instrukcio pri elŝutado de Ubuntu laŭ la protokolo BitTorrent. Sed nun, se oni scias tajpi la vorton «torrent» kaj volas ŝpari al si tajpadon, oni devas entajpi «torrent u», ĉar nur la vorto «ubuntu» povas esti kompletigita aŭtomate.

Reprezentantoj de la firmaoj «BitTorrent, Inc.» kaj «RapidShare» (kies varmarkoj estas cenzurataj), kaj de «Vodo» (kiu uzas «BitTorrent» por helpi al aŭtoroj diskonigi siajn verkojn) jam esprimis sian malkontenton pri la ago de Google.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Fontoj