Mortis Adrian von Bidder
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vendredo, la 29-a de aprilo 2011
|
|
Retpaĝaro de la projekto Debiano raportis, ke la 17-an de aprilo 2011 mortis pro korinfarkto Adrian von Bidder, konata ankaŭ kiel cmot.
Li estis aktiva partoprenanto en la projekto. Interalie li kunfondis en la jaro 2006-a kaj estis sekretario de «debian.ch», organizaĵo kiu reprezentas la projekton en Svislando kaj Liĥtenŝtejno. Li prizorgis Debianajn pakaĵojn kaj estis reprezentanto de la projekto en multaj publikaj aranĝoj.
Li ankaŭ fondis «NTP Pool», reton por kunordigo de horloĝoj de komputiloj.
Fontoj
- (angle) «Debian Project mourns the loss of Adrian von Bidder» – Debian, 23/28-a de aprilo 2011
- (angle) Sam Varghese «Debian Project mourns the loss of Adrian von Bidder» – iTWire, 29-a de aprilo 2011
- (angle) Diana von Bidder «cmot died on April 17th 2011» – bloge, 28-a de aprilo 2011
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |