Ĉeĥo Kulhavý gajnis la mondan pokalon sur montbicikloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ilustra fotografaĵo

Dimanĉo, la 14-a de aŭgusto 2011


La ĉeĥa biciklisto Jaroslav Kulhavý venkis en antaŭlasta vetveturado de la monda pokalo en „cross country“-vetveturadoj en Nové Město (Ĉeĥio) kaj li certigis al si la plenan venkon en serialo.

Kulhavý traiĝis antaŭen, je la unua pozicio, nelonge post starto kaj ekde tiam li nur grandigis sian antaŭecon. La dua finveturis lasta teoria konkuranto de Kulhavý en lukto por la plena unuaeco, Sviso Nino Schurter, la tria estis franco Julien Absalon.

En celo, dum interparolo por Ĉeĥa televido, li esprimis sian aprezon de helpo de spektintoj, kiuj kunvenis ĉirkaŭ la trako kvante de preskaŭ dudek mil. „Sen ili mi estus malviva Homolka,“ li ŝercis.

Estinte sukcesis el ĉeĥaj biciklistoj gajni la mondan pokalon nur Michal Prokop en disciplino „fourcross“.

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Kulhavý vyhrál světový pohár na horských kolech, el ĉeĥa Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Fontoj