Firefox 4.0.1 kaj aliaj sekurig-stabiligaj eldonoj de Mozilaj programoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 29-a de aprilo 2011

Dum la lastaj du tagoj Mozilo eldonis novajn versiojn de siaj retaj programoj:

En Firefox 3.x kaj SeaMonkey 2.0.14 estas korektitaj krom «misplenumaj» malsekuroj ankaŭ kelke da privatecaj.

La ŝanĝlisto de SeaMonkey mencias aldonon de nelatinliter-nomaj retregionoj «.ua» (ukraina) kaj «.masr» (Egiptuja araba), kaj publikaj sufiksoj «gob.ec» (por Ekvadora registaro), «bv.nl» (por Nederlandaj firmaoj, mallongigo de «besloten vennootschap»), kaj ĝisdatigon de publikaj sufiksoj de Butano (de «*.bt» al konkretaj «.bt», «com.bt», «edu.bt» ktp).

Fontoj