Leĝoprojekto por Esperanto en brazilaj mezlernejoj havas novan raportiston

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 9-a de aprilo 2011

Nova Deputitaro diskutos la leĝprojekton pri instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj.

Antaŭhieraŭ, en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Ĉambro de Deputitoj de la brazila Parlamento, nomumiĝis nova raportisto por la leĝoprojekto kiu ebligos la instruadon de Esperanto en mezlernejoj, kies komunumoj tion petos.

Tiu leĝo, jam aprobita en la brazila Senato, estis redaktita de senatoro Cristovam Buarque, iama ministro pri Edukado kaj unu el la plej gravaj fakuloj pri edukado en la lando. Lia nomo estis per subskriboj subtenata de la tuta Senato kiel brazila kandidato al la posteno de Ĝenerala Direktoro de Unesko en 2009, sed lia nekonformiĝo igis lin ne plu ligita al la registaro antaŭ kelkaj jaroj kaj eksprezidanto Lula tial ne subtenis lin.

Pro lia tutlanda figuro, la leĝoprojekto jam altiris atenton de la gazetaro. Ofte kun moka tono, meze de aliaj "ekzotikaj" projektoj por edukado. Sed eĉ tiuj malfavoraj okazoj ebligis al la esperantistoj amase reagi.

Nova okazo montriĝas. La brazila Deputitaro devas aprobi la leĝoprojekton por ke ĝi prezentiĝu al sankcio de prezidantino Dilma Rousseff. La antaŭa raportisto de la leĝo antaŭ la deputita Komisiono pri Edukado kaj Kulturo (CEC), Andréia Zito, faris teknikan rimarkon pri vortumo sed aprobis kaj subtenis la aprobon de la projekto. Antaŭ ol la leĝoprojekto eniris la tagordon en la semajnaj komisionkunsidoj, nova deputitaro elektiĝis en la fino de 2010 kaj estis rearanĝo en la komisionoj. Al tiu CEC ŝi ne plu apartenas kaj necesis indiki novan raportiston.

La nova raportisto estas deputito João Bittar Júnior, de la Partio "Demokratoj", kiu estas entreprenisto el la regiono de Uberlândia, en la subŝtato Minas-Ĝerajso. Li havas social-asistan agadon en Neregistaraj Organizoj kaj jam prelegis pri "neregistaraj movadoj kaj krimprevento". Li estas aktiva en filantropiaj aktivaĵoj. Subtenanta raportisto estas la unua ŝtupo por la aprobiĝo en la Komisiono.

Nuntempe prezidas la Komisionon deputitino Fátima Bezerra, pedagogo, el la Laborista Partio (PT) de subŝtato Norda Rio-Grando. Ŝi ankaŭ estos grava por la entagordigo de la projekto.

Fontoj