Ĉinujo: Oni malfermis la plej longan ponton en la mondo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 30-a de junio 2011

La ponto.

Hodiaŭ en Ĉinio oni malfermis la plej longan ponton en la mondo. La konstruaĵo havas longecon de 42.5 kilometroj kaj ligas urbon - Cindao kun insulo Huangdao sur golfo Jiaozhou.

Ĉina televido CCTV informis, ke la ponto havas larĝecon de 35 metrojn kaj kostis 10 miliardojn da renminbioj (¥, =1,5 miliardoj da usonaj dolaroj). La konstruado daŭris 4 jarojn. La ponto havas krom kvin mil pilastrojn.

Dum la konstruado oni laborigis preskaŭ dek mil homojn, oni ekspluatis 450,000 tunojn da ŝtalo kaj 2,300,000 kubajn metrojn da betono. La ponto elportos tertremon, tajfunon kaj baton de ŝipo.

Vidu ankaŭ

Fontoj