En Nitra okazas la 5-a Somera Esperanto-Studado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 3-a de aŭgusto 2011


191 personoj el 28 landoj de la mondo renkontiĝis en Nitra, okcidenta Slovakio, por la 5-a Somera Esperanto-studado. Ĉi tiun aranĝon tradicie organizas slovaka organizaĵo E@I, kiu ankaŭ prizorgas la plej grandan portalon por senpaga lernado de Esperanto. Krom la studado de Esperanto la programo enhavis kulturajn eventojn kaj prelegojn pri diversaj temoj.

Esperanto-bandoj kaj muzikistoj, ekzemple La Perdita Generacio, Asorti, Julian Hernandéz kaj Johannes Müller prezentis sian arton dum la aranĝo. Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo de familio Hlbocky prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj.


Fontoj