Nova Ŝikago-urbestro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 28-a de februaro 2011


Ĉi tiu artikolo estas bazita sur la artikolo «en:Rahm Emanuel elected mayor of Chicago», verkita de Ashershow1 kaj disponita laŭ la permesilo CC BY 2.5.

Rahm Emanuel (oficiala portreto)

En Ŝikago (Ilinojo), la plej granda mezkontinenta urbo de Usono, mardon, la 22an de Februaro, 2011, la eksa Ĉefo de Administracio de Blanka Domo s-ro Rahm Emanuel venkis en la konkurso por posteno de urbestro kun pli ol 50% el la voĉdonoj. Emanuel gajnis plejmulton de la voĉdono kompare kun rezultoj de aliaj kandidatoj: s-ro Gery Chico, s-ro Miguel del Valle kaj s-ino Carol Moseley Braun.

Kandidatecon por urbestro en sia indiĝena urbo Emanuel anoncis en Novembro de 2010, kiam li ĉesigis karieron en Vaŝingtono, DK. Dum lia vasta kariero en la federala registaro Emanuel laboris kiel altranga helpanto de Prezidinto Bill Clinton, kiel Ĉefo de Administracio por Prezidanto Obama kaj estis elektita al Usona Domo de Reprezentantoj.

Dum la kampanjo Emanuel estis ofte akuzita je neelektebleco pro lia preskaŭ dujara loĝado en Vaŝingtono, DK. Laŭ la regularo kandidato devas loĝi en Ŝikago dum unu jaro antaŭ la elektado. Tamen, Emanuel respondis, ke li fakte neniam lasis sian ŝikagan loĝejon kaj listigis multnombrajn posedaĵojn, kiuj restis en lia ŝikaga hejmo, kiel la geedziĝkostumo de lia edzino. Konsiderinte tion, la Ilinoja Ŝtata Supera Kortumo finfine decidis, ke nomo de Emanuel rajtas esti enskribita en la balotilo.

Emanuel oficiale komencos plenumi la devojn de Urbestro en Majo de 2011, kiam li anstataŭos s-ron Richard M. Daley. Daley servis kiel Urbestro de Ŝikago ekde 1989.

Fontoj