Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Strato en Nico blokita de polico. La 29-a de oktobro 2020.

Dimanĉo, la 1-a de novembro 2020


Tra la mondo ruliĝas ondo de islamanaj protestoj, kaŭzitaj de karikaturoj pri profeto Mohamedo kaj vortoj de franca prezidanto Emmanuel Macron pri neceso krei en Francio "novan islamon". Manifestacioj de indignuloj foje iĝas perfortaj. Pluraj homoj estas murditaj aŭ vunditaj en terorismaj atakoj.

Nico

La 29-an de oktobro tri homoj estis murditaj en la urbo Nico (Francio) ĉe preĝejo de Notre-Dame. La atakinto ponardis du virinojn kaj viron, post kio preskaŭ fortranĉis kapon de unu el la mortigitaj virinoj. Temas pri homoj, kiuj venis matene antaŭ la unua diservo kaj estis atakitaj ene de la baziliko. La murdisto tranĉis gorĝon de la 55-jara Vincent Loquès, senkapigis 60-jaran virinon kaj kelkfoje ponaris 44-jaran virinon, kiu sukcesis kuri al apuda kafejo, sed baldaŭ mortis pri la vundoj. Vincent Loquès estis devota katoliko volontulis kiel prizorganto de la baziliko pli ol 10 jarojn. Li estis malfermanta la preĝejon, kiam la murdisto tranĉis lian gorĝon. Li havis edzinon kaj du idojn. La 44-jarulino estis Simone Barreto Silva, naskiĝinta en Salvador de Bahio (Brazilo), patrino de tri idoj. Ŝi loĝis en Francio 30 jarojn. Ŝiaj lastaj vortoj estis: "Diru al miaj infanoj ke mi amas ilin".

Preĝejo de Notre-Dame. Nico, Francio.

Je 08:57 (07:57 GMT) venis kvar policanoj, kiuj pafmortigis la murdiston. Veninta polico pafmortigis lin. Temas pri Brahim Aioussaoi, 21-jara civitano de Tunizio, kiu alvenis Francion ĉi-oktobre kun dokumentoj de la Itala Ruĝa Kruco. Li venis el la urbo Sfax (Tunizio) al la insulo Lampedusa (Italio) la 20-an de septembro per boato, trapasis kronvirusan kvarantenon, la 9-an de oktobro venis al la havenurbo Bari kaj estis ordonita forlasi Italion. Li venis al Nico per trajno nokton antaŭ la atako. Lia frato, plu loĝanta en Sfax, interparolis kun li ataŭtage kaj diris, ke Brahim Aioussaoi pasigis nokton antaŭ la atako sur ŝtuparejo de iu konstruaĵo en Nico kaj diris, ke planas serĉi iun kiu povos helpi al li.

Antaŭ la morto la murdisto kriis "Allahu Akbar" (Dio estas granda). Tunizio respondis ke li ne estis listigita kiel suspektinta gerilano. Ĉe li estis trovitaj Korano, du telefonoj kaj 30 cm longa tranĉilo. Du pliaj tranĉiloj troviĝis en lia sako. Polico diris ke pli frue li jam havis problemojn, rilatajn al perforta konduto kaj narkotikoj. Francaj sekurecservoj ne havis datumojn pri li. Lia patrino diris, ke en Sfax li okupiĝis pri riparado de motorcikloj kaj dum lastaj 2,5 jaroj iĝis fervora kredanto, preskaŭ ne komunikante kun eksteruloj. Lia granda familio plu loĝas en Sfax en modestaj kondiĉoj.

Reago

La urbestro de Nico Christian Estrosi nomis la aferon signo de "islamo-faŝismo" kaj ligis ĝin al la murdo de instruisto Samuel Paty, senkapigita de ĉeĉena islamisto la 16-an de oktobro en la urbo Conflans-Sainte-Honorine, nordokcidenta antaŭurbo de Parizo. Christian Estrosi estas konata per sia rigora retoriko. Li jam kontestis aŭtomatan civitanecon por ĉiuj naskiĝintaj en Francio, nomis islamanojn "kvina kolono" kaj diris ke iuj enmigrintoj estas francoj nur "surpapere". Kiel urbestro li efektivigas politikon de nula toleremo al krimeco kaj faris la urbon unu el plej ekipitaj per sekurecrimedoj en Francio. Nombro de gvatkameraoj kompare al tiu de loĝantoj estas la plej alta en la lando. Funkcias ankaŭ teamo de juristoj, psikologoj kaj socialaj kunlaborantoj, kiuj admonas gejunulojn ne aliĝi al eksterlandaj islamistoj kaj helpas al revenintaj ĝihadistoj readaptiĝi al normala vivo.

La 14-an de julio 2016 Nico jam spertis islamistan atakon, kiam alia veninto el Tunizio direktigis kamionon kontraŭ homamaso, celebranta la Nacian tagon de Francio, mortiginte 86 homojn. En 2014 alia islamano planis eksplodigi bombon dum karnavalo en Nico. Samjare la tuta familio el 11 membroj forveturis el Nico al Sirio por aliĝi al islamistaj batalantoj.

Emmanuel Macron.

Emmanuel Macron, vizitinta Nicon post la tragedio, nomis tion "islamista terorista atako" kaj diris ke Francio ne rezignos je siaj ĉefaj valoroj.

Se ni estas denove atakitaj, tio okazas pro la valoroj, kiujn ni havas: libereco, pro ebleco sur nia tero kredi libere kaj ne kapitulaci antaŭ iu ajn spirito de teroro. Mi diras tion hodiaŭ kun plej granda klareco denove: ne neniam kapitulacos.
Emmanuel Macron, prezidanto de Francio.

4000 soldatoj estis deplojitaj tra la lando por protekti preĝejojn kaj lernejojn kaj la prezidanto promesis altigi tiun nombron ĝis 7000 kadre de la kontraŭterorisma plano Vigipirate. La nacia sekurecalarmo estas altigita ĝis la plej alta nivelo — unuafoje post la terorismaj atakoj en 2015-2016.

La Nacia Asembleo de Francio omaĝis memoron de la viktimoj per minuto da silento.

La Franca Islama Konsilio kondamnis la atakon kaj alvokis la islamanojn nuligi festadon de Mavlid (Naskiĝtago de profeto Mohamedo) kiel "signo de funebro kaj solidareco kun ties viktimoj kaj iliaj familianoj". La 29-a de oktobro estas festata de islamanoj kiel Naskiĝtago de la Profeto kaj de la katolikoj kiel la Tago de Ĉiuj Sanktuloj. La Konsilio diris ankaŭ ke islamanoj ne estas persekutataj en Francio kaj libere praktikas sian kredon. Prezidanto de la Franca Islama Konsilio Mohammed Moussaoui diris ke franca juro donas al la homoj "rajton malami" tiujn karikaturojn, sed li subtenas pozicion de Macron pri tiu ĉi afero.

Ni scias ke la promociantoj de tiuj kampanjoj diras ke ili defendas islamon kaj islamanojn en Francio, ni urĝas ilin esti raciaj... ĉiuj ĉi kalumniaj kampanjoj kontraŭ Francio estas kontraŭproduktivaj kaj kreas dividon.
Mohammed Moussaoui, prezidanto de la Franca Islama Konsilio

Turkio strikte kondamnis la atakon. Proparolanto de Vatikano Matteo Bruni diris ke la murdoj "metis morton en lokon de amo kaj konsolo".

Liono

Samtage viro kun tranĉilo 30 cm longa estis arestita en la urbo Liono, kiam li provis eniri tramon. Tio estis afgano, iom pli ol 20 jarojn aĝa, jam konata al francaj sekurecservoj.

La 31-an de oktobro je la 4-a tage en la sama urbo la 52-jara pastro de la Greka Ortodoksa Eklezio Nikolaos Kakavelaki estis duoble pafita de proksime kontraŭ la abdomeno, kiam li estis fermanta la Anunciacian preĝejon. Li estas enhospitaligita kun vivdanĝeraj vundoj. La pafinto forkuris, sed poste estis arestita. La pastro diris ke li neniam vidis lin antaŭe. Pastro de alia greka preĝejo en Liono diris, ke la komunumo ne ricevis iujn minacojn, sed nun ĝi bezonas protekton.

Avignon

Samtage en Montfavet (distrikto de Avignon) viro minacis policon per pistolo kaj estis pafmortigita post kiam li rifuzis lasi la armilon kaj ne haltis post averta pafo. Li estis membro de kontraŭenmigrinta grupo Les Identitaires kaj minacis lokan vendiston, kiu havis nordafrikajn raidkojn. La atakinto havis 33 jarojn, naskiĝis en Francio, havis neniun rilaton al islamo kaj montris signojn de mensa malstabileco.

Ĝido (Sauda Arabio)

En la sama tago en la urbo Ĝido (Sauda Arabio) viro atakis gardistaron de franca konsulejo. Gardisto estas enhospitaligita kun malgravaj vundoj, la atakinto arestita. Terorismo en la reĝlando estas punata per morto.

Parizo

La 30-an de oktobro en la 15-a arondismento de Parizo viro atakis policiston kun du tranĉiloj enmane. La policanoj venis reage al telefonvoko de lokano, informinta ke viro kun tranĉilo frapas najbaran pordon. Ili renkontis la ulon en korto kaj uzis elektroŝokan armilon Taser kaj rezinajn kuglojn por haltigi kaj sendanĝerigi lin. Neniu alia estis vundita. Informoj pri intencoj de la atakinto ankoraŭ malklaras.

Vieno

Preĝejo de Antonio de Padovo. Vieno, Aŭstrio.

La 30-an de oktobro la katolika preĝejo de Antonio de Padovo en Vieno (Aŭstrio) estis invadita de proksimume 50 junaj turkoj. Ili kriis "Allah Akbar", piedfrapis la benkojn kaj la konfesejon. La vic-rektoro de la preĝejo vokis policon, sed la junuloj forkuris antaŭ ties alveno. Polico jam detektis almenaŭ dek el ili kaj konfirmis ke temas pri radikalaj islamistoj, kiuj antaŭe jam rompis publikan ordon.

Kanceliero de Aŭstrio Sebastian Kurz esprimis fortan pozicion rilate la incidenton.

Ĉiuj kristanoj devas havi eblecon libere kaj sekure praktiki sian kredon en Aŭstrio! Ni rezolute daŭrigos nian lukton kontraŭ politika islamo kaj ne montros ĉi tie falsan toleremon.
Sebastian Kurz, kanceliero de Aŭstrio.

La preĝejo estas fermita pro sekurecaj konsideroj.

Reago de la islama mondo

Responde al senkapigo de la instruisto, okazinta la 16-an de oktobro, la franca registaro deklaris grandan ofensivon kontraŭ radikala islamo. Emmanuel Macron en publika parolado diris ke islamo troviĝas "en krizo" kaj anoncis novajn agojn kontraŭ "islamista separismo". Okazis pli ol 120 traserĉoj en loĝejoj de islamistoj. Post la atako en Nico tri viroj, 33, 35 kaj 47 jarojn aĝaj, estis arestitaj, ĉar la murdisto kontaktis ilin.

Pluraj gvidantoj de islamaj landoj kondamnis la atakojn, sed samtempe subtenis la kritikon direktitan kontraŭ la karikaturoj pri profeto Mohamedo kaj prezidanto de Francio. Ĉefministro de Pakistano Imran Khan akuzis lin pri "atakoj kontraŭ islamo". Irano kondamnis la atakon kaj alvokis rompi "ciklon de provokoj kaj perforto".

Falsa novaĵo pretendis ke franca futbalisto Paul Pogba anoncis sian eksiĝon el la internacia futbalo (li naskiĝis en Francio, sed liaj gepatroj venis el Gvineo kaj li estas islamano). Tamen, li diris ke tio ne estas vera kaj ke li intencas jure plendi kontraŭ tiuj kiuj disvastigis tiun falsan novaĵon.

Turkio

Recep Tayyip Erdoğan.

La 26-an de oktobro en sia televida parolado turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan alvokis bojkoti francajn varojn kaj diris ke islamanoj estas "subigataj al linĉa kampanjo simila al tiu kontraŭ judoj en Eŭropo antaŭ la Dua mondmilito", aldoninte ke "eŭropaj gvidantoj devas diri al la franca prezidanto ke li haltigu sian malaman kampanjon". Pli frue li diris ke komentoj de Macron pri islamo montras ke la franca prezidanto devas kontroli sian mensan sanon. Post tio Francio revokis sian ambasadoron el Turkio por konsultado.

Germanio esprimis solidarecon kun Emmanuel Macron kaj nomis neakcepteblaj rimarkojn de la turka prezidanto. Ĉefministroj de Italio, Nederlando kaj Grekio ankaŭ esprimis solidarecon kun la franca prezidanto. La Eŭropa Komisiono avertis Erdoganon ke tiel li damaĝas esperojn pri aliĝo de Turkio al Eŭropa Unio (intertraktado pri tiu aliĝo daŭras ekde 1987). Gvidantoj de 27 landoj de Eŭropa Unio alvokis la mondon al "dialogo inter komunumoj kaj religioj anstataŭ divido".

Rilatoj inter Francio kaj Turkio restas streĉaj jam dum monatoj. Ambaŭ landoj estas membroj de NATO kaj Francio estas inter 10 plej gravaj komercaj partneroj de Turkio. Pretendoj de Turkio ekspluati trovitajn naftominejon en disputataj akvejoj de Mediteraneo kaŭzis akrajn diskutojn, sekve de kio en aŭgusto Francio sendis al respektiva loko kelkajn militŝipojn. Ekde septembro la landoj interŝanĝas akuzojn pro la milito en Montara Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano. Francio akuzas Turkion pri milita subteno de la azera ofensivo kaj uzado de islamistoj el Sirio, kion Turkio kun indigno rifuzas. Pli frue, en januaro Emmanuel Macron akuzis la turkan prezidanton pri rompo de lia promeso ne enmiksiĝi en la konflikton en Libio.

Francio avertis siajn civitanojn en Turkio esti tre singardaj pro "loka kaj internacia kunteksto" kaj eviti iujn ajn homamasiĝojn kaj manifestaciojn. Franca ministro pri internaj aferoj Jean-Yves Le Drian alvokis la francojn esti singardaj "ie ajn ili estas".

Aliaj islamaj landoj

Sauda Arabio malaprobis kiel "ofendaj" karikaturojn pri la profeto, sed kondamnis la teroristajn atakojn kiel ekstremismon. Uzantoj en la lando kaj en la apudaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj alvokis al bojkoto de la franca superbazaro Carrefour. Francaj varoj malaperis el pluraj vendejoj en Kuvajto, Kataro, Jordanio kaj aliaj islamaj landoj. En Bangladeŝo, Irako, Libio, Sirio, Sektoro Gaza kaj aliaj lokoj okazas amasaj manifestacioj, dum kiuj oni bruligas francan flagon kaj portretojn de Macron. La Katara Universitato nuligis la Francan Kulturan Semajnon. La eks-ĉefministro de Malajzio Mahathir bin Mohamad kondamnis la atakojn, sed diris ke islamanoj havas kialon por koleri pri tiuj ĉi karikaturoj.

Rusio

Ĉeĉenio

Ramzan Kadirov.

La 27-an de oktobro prezidanto de Ĉeĉenio (Rusio) Ramzan Kadirov kondamnis en sia Telegram-kanalo la karikaturojn kiel provokon kaj diris, ke Emmanuel Macron mem "iĝas simila al teroristo", ĉar "subtenate la provokojn, li vualite alvokas islamanojn fari krimojn".

Ĉesigu, Macron, dum ankoraŭ ne estas malfrue, provokojn kaj atakojn kontrau la kredo. Alie vi eniros la historion kiel la prezidanto, farinta frenezajn decidojn. Vian absurdan pozicion pri publikigo de la karikaturoj hodiaŭ kondamnas ne nur islamanoj de la tuta mondo, sed ankau ĉiaj sobre pensantaj reprezentantoj de aliaj konfesioj.
Ramzan Kadirov, prezidanto de Ĉeĉenio.

Dmitrij Peskov, proparolanto de la rusia prezidanto, respondante al respektiva demando diris ke la ekstera politiko en Rusio estas prerogativo de la prezidanto de Rusio, ne de regionestroj. Al tio Kadirov reagis emocie, dirinte ke li parolis ne kiel regionestro, sed kiel islamano kaj pretas eksiĝi se tio necesas. Li ankaŭ esprimis pretecon ripeti sian negativan opinion pri la franca prezidanto.

Tio estas mia rajto kiel homo, senlime amanta sian religion kaj strikte plenumanta ĉiujn preskribojn de la Sankta Korano kaj sunaoj. Pro tiu ĉi pozicio, se necese, mi pretas forlasi mian postenon, eksuferi aŭ fordoni la vivon! Sed silente observi kiel nekredantoj mokas la religion mi ne povas kaj nek planas!
Ramzan Kadirov, prezidanto de Ĉeĉenio.

Moskvo

La 29-an de oktobro antaŭ la franca ambasadejo en Moskvo okazis manifestacio, dum kiu protestantoj kriis "Ne!" kaj "Makaron" (kripligita formo de Macron aludanta al makaronio). Sekvan tagon oni provis manifestacii denove kaj bruligis foton de la franca prezidanto, sed venis polico, kiu detenis kelkajn protestantojn kaj dispelis la aliajn. La 31-an de oktobro Ramzan Kadirov alvokis islamanojn ne aranĝi manifestaciojn antaŭ la francaj ambasadejoj en Rusio, ĉar tio ŝanĝos malmulton, sed ebligos provokojn.

Tatario

Fervoja stacidomo. Kukmoro, Tatario.

La 30-an de oktobro ĉirkaŭ la 3-a nokte en la urbeto Kukmoro (Tatario) 16-jara Vitalij Antipov ĵetis kelkajn Molotov-koktelojn al policejo. Kiam el la ejo elkuris policanoj, li provis fuĝi kaj post esti atingita atakis ilin per tranĉilo kaj kriis: "Allah akbar, mi vin ĉiujn mortigos!", ke ili ĉiuj estas malamikoj de Allaho ktp. Li trifoje ponardis policestron Ilnar Agliullin, kiu estas enhospitaligita. Post kelkaj avertaj pafoj policano Ilnaz Tarazov pafis la atakinton kaj mortigis lin. En lia sako oni trovis kvin pliajn Molotov-koktelojn. Antaŭ la atako la adoleskulo publikigis en Fejsbuko filmeton kun alvokoj komenci ĝihadon. Li klarigis tie siajn planotajn agojn kaj alvokis mortigi la policanojn. Nun la afiŝo estas forigita. Antaŭ kelka tempo li ŝanĝis sian nomon en socia reto VK de Vitalij Antipov al Abduraĥman Sergejev. En ambaŭ sociaj retoj li ofte publikigis afiŝojn pri islamo. Distrikta islama administracio diris, ke li vizitis neniun el lokaj moskeoj.

Li naskiĝis en Altajo, plurfoje ŝanĝis loĝlokojn kun sia patrino, kiu antaŭ kelkaj jaroj iĝis fervora islamanino. Lia patro diris ke en 2018 la junulo ankoraŭ estis ateisto, sed en 2019 akceptis islamon. En aprilo lia patrino edziniĝis al loka komercisto Marat Zamalijev, kondamnita en 2001 al 14 jaroj da malliberigo pro eksplodigo en decembro 1999 de tri gasduktoj en Kirova provinco kiun li partoprenis kune kun kelkaj kompliculoj, gvidataj de ĉeĉenaj teroristoj. Ŝi diras nun ke ŝi ne sciis pri tiu afero. Post fini mezlernejon la junulo rifuzis daŭrigi lernadon, dirinte ke li "havas aliajn planojn" kaj laboris en islama kafejo de sia bopatro "Bereket".

Fontoj