Vikinovaĵoj:Ŝlosado de artikoloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikinovaĵoj kaj ne ricevis interkonsenton de la komunumo.
Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon.

La ŝlosado de artikoloj en Vikinovaĵoj estas speciale grava ĉar Vikinovaĵoj ne estas enciklopedio. La artikoloj prezentataj en Vikinovaĵoj temas pri la specifa tempo de kiu ili estis skribataj kaj publikigataj, kaj ne intencas priskribi ĉirkaŭaĵan temon aŭ konon pri kio okazas aŭ sciiĝas post la publikigado.

Ĉar la artikoloj publikigitaj en Vikinovaĵoj povas esti utilajn kiel referencoj siatempaj, la priskribo de la projekto indikas tempon depost kiam la artikoloj estas protektitaj por eviti novajn redaktojn. Ĉi tiu paĝo priskribas la manieron ŝlosi artikolon en Vikinovaĵoj.

Ĝeneralaĵoj[redakti]

Momento de protektado

La publikigitaj artikoloj estos konsiderataj pretaj por protektado ne antaŭ 7 tagoj post la dato de publikigo.

Diskut-paĝojn ne ŝlosu

La diskut-paĝoj de la artikoloj ne estos protektataj. La diskutoj pri post-protektaj redaktoj de iu artikolo oni pridiskutu sur ilin.

Post-protektaj redaktoj[redakti]

Post la ŝloso de artikolo, ĝi ne devas esti redaktata ree pri la enhavo, la fontoj kaj aliaj fundaj kernaj aferoj. Ĝi nur devas esti redaktata okaze de gramatika fuŝoj, tajperaroj, redaktaj misoj, intervikioj, ktp. Ĉia dubo aŭ disputo ĉi-rilate oni devas priskribi kaj klarigi sur la diskut-paĝo.

Ŝablono[redakti]

Post la ŝlosado, la artikoloj devas havi la ŝablonon {{Ŝlosita}} je sia fino.