Saltu al enhavo

Pavel Durov estis arestita en Franсio: ĉu pro krimo aŭ pro manko de lojaleco?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 25-a de aŭgusto 2024

Vespere de la 24-an de aŭgusto 2024 la franca televidkanalo TF1 anoncis areston de Pavel Durov (en rusa Павел Дуров) en Flughaveno de Paris-Le Bourget.

La fondinto de la tujmesaĝilo Telegramo kaj socia reto Vkontakte venis en Parizon ĉirkaŭ 20:00 el Azerbajĝano. La areston realigis franca Aera Transporta Ĝendarmaro kiam la entreprenisto eliris el privata aviadilo. Apud Pavel Durov trovigxis lia gardanto kaj virino, kies nomon oni ne mencias.

La kialoj de la aresto ankoraux estas ne ĝuste klaraj. Oni supozas diversajn akuzojn: terorismo, vendado de drogoj, kunkulpeco, fraŭdo, monlavado, kaŝado, pedofila enhavo kaj aliaj. Inter plej gravaj kialoj oni nomas nelojalecon al la polica kaj juĝa sistemo: Telegramo rifuzas malkovri personajn datumojn de la uzantoj de la tujmesaĝilo kaj rifuzas moderigi enhavon de telegramaj kanaloj.

Laŭ la raportoj de amaskomunikiloj la aresto okazis laŭ ordono de la Franca Nacia Juĝa Polica Oficejo. Durov riskas ricevi malliberigon ĝis 20 jaroj.

Telegramo estis lanĉita en 2013 post kiam la socia reto Vkontakte, fondita de Pavel Durov, estis forte premita per strukturoj ligitaj kun rusia registaro. Telegramo permesas al siaj uzantoj sendi mesaĝojn, dosierojn, organizi privatajn kaj grupajn voĉajn aŭ videajn konferencojn. La tujmesaĝilon uzas pli ol 950 milionojn da ĉiumonate aktivaj uzantoj. En 2023 la tujmesaĝilo iĝis la dua en la mondo post Vacapo (en angla WhatsApp).

Registaroj de diversaj landoj multfoje akuzis Telegramon pri la manko de lojaleco kaj nedeziro malkovri personajn datumojn de la uzantoj.

Komence de la aŭgusto de 2024 Telegramo deklaris, ke ĝi agis kontraŭ telegram-kanaloj uzitaj por instigi perforton dum la britaj amasaj malordoj, inter kiuj estis kanalo kun pli ol 15 000 partoprenantoj.

Reprezentanto de la tujmesaĝilo diris al BBC:

La moderigantoj de Telegramo aktive kontrolas la situacion kaj forigas kanalojn kaj afiŝojn havantajn alvokojn al perforto. Alvokoj al perforto estas eksplicite malpermesitaj de la servokondiĉoj de Telegram.

Moderigantoj uzas kombinaĵon de la aktiva kontrolo de publikaj partoj de la platformo, kompleksaj AI-iloj kaj uzantraportoj por certigi, ke enhavo, kiu malobservas la kondiĉojn de Telegramo, estas forigita.


'

Pavel Durov kelkfoje deklaris ke Telegramo restos "neŭtrala platformo" kaj ne estos "ludanto en geopolitiko".

La aresto de Pavel Durov ricevis vastan reagon en diversaj rondoj:

La aresto de Durov, krom tio ke laŭ l nun konataj punktoj de akuzoj estas maljusta (evidente Durov ne okupiĝas pri terorismo kaj vendado de armiloj), - la ago estas granda bato kontraŭ libereco de la vorto. Rememoru ke Telegramo rezistis kontraŭ blokado en Rusio, kaj komparu kiel dum lastaj monatoj humilece rezignas la nekompareble pli riĉa Jutubo. Liberon al Pavel Durov!
'
La aresto estas bato konraŭ TON[1], en kiun investis reprezentantoj de grandaj rusiaj negocistoj. Iusence la ago estas daŭrigo de la sankcia politiko de Usono.
'
Liberala diktaturo ne toleras unuopulojn, strebantajn al la libereco kaj ne ludantajn laŭ ties reguloj.
'
Finfine ne Putin arestis lin (Durov) pro tio, ke li permesis al socia aktivularo realigi la liberecon de opinio. Tion faris okcidenta lando, aliancano de Biden-administracio kaj aktiva membro de NATO. La mallumo rapide leviĝas super la iam libereca mondo.
'
En Eŭropo nun estas 2030 kaj oni ekzekutas pro via ŝatoklako de memeo.
'
Lia nelojaleco al FSS (en rusa ФСБ) favore al la libereco de opinio bedaŭrinde estas plene neŭtralizata per lia nelojaleco al ĉiuj, por stopi uzadon de Telegramo por ĉio malbona. Tio estis lia alekto. Ĉu eblis fari la unuan kaj ne fari la alian?
'
Originala raportaĵo
Ĉi-tiun artikolon verkis Vladimir Perepelica (VladimirPF) speciale por Esperanto Vikinovaĵoj. Ĝi enhavas materialojn aŭ esplorojn, pli frue ne publikigitajn, kiun verkis la aŭtoro. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: Vladimir Perepelica; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Referencoj

[redakti]
  1. (estas akronomo de en angla Telegram Open Network - cifereca valuto de Telegramo

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo