Franca eksprezidanto Sarkozy kondamnita pro korupto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 1-a de marto 2021

Nicolas Sarkozy en oktobro 2015

La 1-an de marto 2021 la 32-a Pariza puntribunalo kondamnis francan eksprezidanton Nicolas Sarkozy pro koruptado.

S-ro Sarkozy estis akuzita esti uzinta amikon kaj advokaton s-ron Thierry Herzog por akiri informojn de ĉefprokuroro Gilbert Azibert pri juĝaferoj, kiuj koncernis lin, interŝanĝe de subteno por sunplena posteno en la princlando Monako.

La tri homoj estis agnoskitaj kulpaj de la tribunalo kaj kondamnitaj al tri jaroj en prizono, el kiuj du prokrastaj. La tri kondamnitoj anoncis sian intencon apelacii.

La juĝisto substrekis, ke la delikto estas des pli grava, ke faris ĝin eksprezidanto, kies devo estis certigi la sendependecon de justico. Ŝi ankaŭ diris, ke s-ro Sarkozy des pli kulpas ke, kiel advokato, li perfekte konas la leĝon kaj siajn devojn.

Tio estas la unua fojo, kiam Franca eksprezidanto estas kondamnita al prizono.

Krom ĉi tiu, tri aliaj juĝaferoj atendas s-ron Sarkozy antaŭ tribunalo.

Fontoj[redakti]