Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Azeraj militistoj.

Lundo, la 28-a de septembro 2020


La 27-an de septembro je la 6-a matene komenciĝis grandskala batalado inter Respubliko Montara Karabaĥo kaj Armenio unuflanke kaj Azerbajĝano aliflanke. Azerbajĝano komencis ofensivon, uzante tankojn, blendveturilojn, batalspavojn kaj artilerion. Oni raportas pri centoj da pereintoj kaj vunditoj.

Azerbajĝano asertas ke ĝia ofensivo estis kaŭzita de artileria pafado fare de armenaj taĉmentoj kontraŭ ĉelimaj azeraj setlejoj. Armenio neas tion kaj atentigas, ke tiom grandskala ofensivo ne povus esti aranĝita kiel tuja reago al ajna pafado, do temas pri atako de antaŭlonge preparita.

Batalraportoj

Azerbajĝano raportis pri "ekstermado de granda nombro de vivaj fortoj, militaj objektoj kaj militteknikaĵoj ĉe la frontlinio kaj en profunda ariergardo". Ĝi asertas ankaŭ, ke la azera armeo okupis kvar vilaĝojn en Fizula distrikto (Garaĥanbejli, Gervend, Juĥari-Abdulraĥmanli, Kjand-Goadiz) kaj du en Ĝebraila distrikto (Bejuk-Maĝanli kaj Rjuzgar). Oni raportis pri mortigo de pli ol 550 armenaj militistoj, detruado de 22 tankoj kaj aliaj blendveturiloj, 15 kontraŭaviadilo-misilaj kompleksoj Osa (Vespo), 18 spavoj, 8 kanonoj kaj 3 stokejoj de municioj. Krome Azerbajĝano raportis pri 19 vunditaj kaj 5 mortigitaj azeraj civiluloj, kiuj iĝis viktimo de pafado de la armena flanko.

Aŭtoritatoj de Montara Karabaĥo neas tiujn raportojn kiel "plian informan provokon de la azera propagandisma maŝino", tamen agnoskas ke certaj pozicioj estis perditaj, ĉar armenaj trupoj devis retiriĝi. Oni raportis hieraŭ pri 16 pereintoj kaj ĉirkaŭ 100 vunditoj. Hodiaŭ pereis jam 15 (do sume 31) kaj estis vunditaj pli ol 100 (sume 200) homoj. Oni publikigis liston de la hodiaŭaj pereintoj, el kiuj naŭ naskiĝis en 2000-2002 kaj ses — en 1979-1998. 80 vunditoj estis transportitaj al hospitaloj en la armena ĉefurbo Erevano, la aliaj ricevis malpli grandajn vundojn kaj multaj jam revenis al la batalado. Oni asertas ankaŭ, ke en la unua tago "pereis ĉirkaŭ 200 azeraj militistoj, estis detruitaj 4 helikopteroj, 33 tankoj kaj batalveturiloj, du inĝenieraj blendveturiloj, 27 spavoj". La azera flanko agnoskis perdon de almenaŭ unu helikoptero, kies skipanoj estas vivaj. Azerbajĝano neas raportitajn perdojn, dirante estis mortigitaj nur ses azeraj militistoj. Prezidanto de Respubliko Montara Karabaĥo Araik Aratjunjan diris ke lia armeo paffaligis turkan aviadilon F-16. Li aldonis ke la unuaj mobilizitoj jam venis al la frontlinio kaj ke la armena diasporo pretas sendi 10 mil batalantojn, sed tio ankoraŭ ne necesas.

Azerbajĝano pripafis per reakciaj sistemoj de salvopafado Grad (Hajlo) kaj batalspavoj plurajn setlejojn, inkluzive Stepanakerton, ĉefurbon de Montara Karabaĥo. Siavice ĝi asertas, ke la armena flanko bombardis azerajn setlejojn, sekve de kio pereis la tuta familio el kvin homoj en vilaĝo Galaŝti apud feria urbo Naftalano, kaj 19 civiluloj estas vunditaj.

Hodiaŭ matene la militado rekomenciĝis plenforte. Ambaŭ flankoj publikigas filmetojn, montrantajn ekstermadon de la malamikaj teknikaĵoj kaj trupoj.

Politikaj deklaroj

Armenaj militistoj.

Hieraŭ ĉirkaŭ la 11-a tage prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev alparolis la nacion per televido.

Ni batalas sur nia tero, hodiaŭ la azera armeo sur la azeraj teroj faras fortajn batojn kontraŭ la malamiko. Kion faras armena soldato sur la azeraj teroj? Nia afero estas ĝusta, kaj ni venkos.
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Li memorigis ke la internacia komunumo plu konsideras Montaran Karabaĥon parto de Azerbajĝano kaj temas pri nura restarigo de la justeco rilate lian landon. Li diris ankaŭ ke Azerbajĝano nur respondas al la armenaj provokoj.

Problemo de Montara Karabaĥo estas nia nacia afero. Solvo de la Montaro-Karabaĥa konflikto estas nia historia tasko. Mi plurfoje diris kaj volas diri hodiaŭ, ke ni devas solvi tiun ĉi aferon tiel, ke la popolo de Azerbajĝano estu kontentigita per tio.
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Ekde la 28-a de septembro en la tuta lando funkcias militstato kaj en kelkaj urboj kaj distriktoj (inkluzive la ĉefurbon Bakuon) estas proklamita elirblokado de la 9-a vespere ĝis la 6-a matene, do malpermeso troviĝi surstrate kaj en aliaj publikaj lokoj sen speciala permeso kaj personaj identigiloj. Estas ordonita parta mobilizado de rezervistoj. Trafiko kaj Interreto (inkluzive sociajn retojn) estas limigitaj. La Bakua Internacia Flughaveno de Hejdar Alijev nuligis plurajn flugojn, limigante sian funkciadon.

Ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan diris, ke malamo kontraŭ la armenoj, propagandata en Azerbajĝano, ne povis ne kaŭzi militon. Li diris ke Armenio prikonsideros eventualan agnoskon de Montara Karabaĥo kiel sendependa ŝtato. Li avertis ke la konflikto povas transformiĝi je granda milito en Suda Kaŭkazo kaj deklaris ke Armenio pretas al tia milito. En Armenio estas anoncita totala mobilizado de ĉiuj rezervistoj ĝis 55 jarojn aĝaj, oni alvokas civitanojn oferi la sangon kiun bezonos vunditoj. Respubliko Montara Karabaĥo anoncis mobilizadon de ĉiuj viroj pli ol 18 jarojn aĝaj kaj fermon de ĉiuj lernejoj pro ofta bombardado.

Internacia reago

Azeraj militistoj.

Turkio deklaris, ke la konflikton provokis armenaj atakoj kaj ke ĝi komplete subtenas Azerbajĝanon. Reage al tio Armenio diris, ke la konflikto iĝis triflanka kaj ke Turkio partoprenas ĝin flanke de Azerbajĝano. Armenio diris ke ankoraŭ ne planas sin turni al la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, en kiu ĝi anas, sed kaze de bezono petos vendi al ĝi pli da armiloj, unuavice Rusion. Armena ambasadoro en Rusio Vardan Toganjan diris, ke Turkio trejnas en Sirio batalantojn kaj transportas ilin al Montara Karabaĥo, kie ĝis 4000 tiaj gerilanoj jam batalas flanke de la azera armeo. Azerbajĝano nomis tion "kompleta stultaĵo" kaj siavice akuzis Armenion pri uzado de dungosoldatoj el Sirio kaj Mezoriento, kies grandaj perdoj ne estas kalkulataj inter oficialaj perdoj de la armena armeo.

Ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo Marija Pejčinović Burić alvokis ambaŭ flankojn tuj ĉesigi la militadon kaj reveni al intertraktoj. La saman alvokon faris Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres kaj NATO.

Armenio plendis ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, postulante ke Azerbajĝano ĉesigu senelektan bombardadon de civilaj objektoj kaj amasan ofensivon kontraŭ civilaj setlejoj.

Prezidanto de Rusio Vladimir Putin laŭ peto de la armena flanko priparolis la situacion kun la armena ĉefministro kaj interalie diris pri malakcepto de "plua eskaliĝo kaj engaĝo en la konflikto de eksterregionaj fortoj". Oni konsideras tion aludo al Turkio, kiu lastatempe ĉiam pli fervore kaj militeme esprimas solidarecon kun Azerbajĝano kaj en julio sendis al Azerbajĝano siajn trupojn por partopreni komunan militekzercon rande de la armena limo. Ministro pri eksteraj aferoj de Rusio Sergej Lavrov priparolis la aferon per telefono kun sia azera kolego Ĝejĥun Bajramov, espriminte grandan zorgiĝon de la rusia flanko. Li interparolis ankaŭ kun sia turka kolego Mevlüt Çavuşoğlu kaj ambaŭ diris ke necesas plej rapide ĉesigi la sangoverŝadon.

Lastan fojon grandskala batalado okazis en Montara Karabaĥo en 2016, kiam azeraj trupoj okupis monton Leletepe, danke al kio estis rekonstruita kaj enloĝigita la antaŭe forlasita vilaĝo Ĝoĝug-Marĝanli. Vilaĝoj Bejuk-Maĝanli kaj Rjuzgar, pri kies okupo raportis hieraŭ la azera armeo, troviĝas kelkajn kilometrojn for.

La 25-an de septembro dum la 75-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ŝtatestroj de Armenio kaj Azerbajĝano faris tre agresajn deklarojn unu kontraŭ la alia, akuzinte sian oponanton pri etna purigado, krimoj kontraŭ la homaro, terorismo kaj preparado de milito. Samtage la usona ambasadejo en Bakuo rekomendis al la usonaj civitanoj en Azerbajĝano "ne forlasi Abŝeronan duoninsulon" (kie troviĝas Bakuo kaj Sumgaito), dum la usona ambasadejo en Erevano alvokis la usonanojn ne viziti Montaran Karabaĥon kaj areojn ĉe la azera limo "inkluzive areon oriente de ŝoseoj M4 kaj M16, norde de Diliĵana nacia parko kaj Tavuŝan provincon ĝis la limo kun Kartvelio".

Antaŭhistorio

Mapo de la regiono.

La konflikto en Montara Karabaĥo ekflamis en 1988, kiam aŭtoritatoj de tiu armena enklavo ene de Azerbajĝana SSR, tiutempe en statuso de Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, petis la Centran Komitaton de Komunista Partio de Sovetunio transdoni ĝin al Armena SSR. Post ricevi rifuzon armenaj secesiistoj komencis armi sin dum en Azerbajĝano okazis pogromoj kontraŭ armenoj (la plej grandaj okazis en Bakuo kaj Sumgaito). Moskvo sendis milittrupojn kiuj klopodis bremsi la konflikton, senarmigante la armenajn separistojn, sed post disfalo de Sovetunio en 1991 la rusiaj militistoj forlasis la regionon kaj komenciĝis milito dum kiu pereis 15 ĝis 25 mil homoj. Okazis etnaj purigadoj, pro kiuj centmiloj da homoj estis forpelitaj (ĉiuj armenoj folasis Azerbajĝanon kaj ĉiuj azeroj fuĝis el Armenio kaj Montara Karabaĥo). En 1994 estis subskribita armistico kaj Azerbajĝano fakte perdis kontrolon super Montara Karabaĥo, kiu proklamis sin sendependa ŝtato. Kiel suverenan ŝtanon ĝin agnoskis nur la parte agnoskitaj Sud-Osetio kaj Abĥazio kaj la neagnoskita Ĉednestrio.

Ĉelima pafado okazis jen kaj jen, sed gravaj konfrontiĝoj okazis nur en 2014 kaj 2016. En julio 2020 okazis kelktaga forta interpafado, kiun sekvis konfrontiĝoj de armenoj kaj azeroj en Moskvo kaj tra la mondo. Nun sociaj retoj jam plenas je akraj diskutoj inter armenoj kaj azeroj, akuzantaj unu la alian kaj prognozantaj baldaŭan gloran venkon de sia flanko kaj amasan ekstermadon de la malamiko. La diskutoj okazas en la rusa. La armena ambasadejo en Rusio jam alvokis la armenojn ne reagi al eventualaj azeraj provokoj.

Rusio kune kun Usono kaj Francio partoprenas la Minskan grupon, kiu klopodas solvi la konflikton. Ĝi havas bonajn rilatojn kun ambaŭ flankoj kaj vendas armilojn al ili. Armenio estas ankaŭ ano de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, kies aliaj anoj (Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio) devos defendi ĝin kaze de ekstera agreso. En la urbo Gjumri troviĝas rusia militbazo. Azerbajĝano havas proksimajn rilatojn kun Irano kaj speciale kun Turkio, kiu aktive subtenas ĝin politike kaj dum jardekoj blokas sian limon kun Armenio.

Militfortoj de Azerbajĝano, Armenio kaj Montara Karabaĥo
Flanko Militistoj (miloj da homoj) Rezervistoj (miloj da homoj) Milita buĝeto (miliardoj da dolaroj) Militaj aviadiloj Militaj helikopteroj Tankoj Aliaj blendveturiloj Kanonoj
Armenio 45 210 0,625 14 30 109 ĉirkaŭ 600 230
Respubliko Montara Karabaĥo 20 30 mankas datumoj 2 10 mankas datumoj mankas datumoj mankas datumoj
Azerbajĝano 67 300 2,24 36 70 440 ĉirkaŭ 900 600

Fontoj