Diskuto:Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Kiu skribis tiun artikolon plenplena de malveraĵoj ? Trump ? Putin ? Erdogan ? ?? La titolo : "Francio en konfrontiĝo kontraŭ la islama mondo" !!! Francio ne konfrontiĝas islaman mondon, sed islamistaj grupoj kaj ĉefoj (kun liaj propraj celoj) deziras konfrontiĝi Francion. Tio estas tute malsame ! Multaj islamanoj en Francio kaj ekstere tute ne konfrontiĝas Francion. Kaj Francio neniam konfrontiĝas islamanojn. Konsideri Kadirov, unu el la plej grandaj torturistoj de la mondo, kiel reprezentanto de islamo estas honto! Konfuzi islamon (religio) kaj islamismon (radikala politika tendenco) montras profundan sensciecon kaj tiun konfuzon uzas la islamistoj.

Macron parolis pri "neceso krei novan islamon". Malvero !!! Neniam Macron parolis pri tio. Li diris ke "liber-esprimo, inkluzive per karikaturoj, estas fundamenta de ĉiuj liberecoj. Tion ne ŝatas islamistoj kaj pro tio minacas kaj mortigas. Ĉu oni devas defendi liber-esprimon aŭ ĉu la registaroj devas malhelpi ĝin ? Tiel estas la vera diskuto.

Estas aliaj malveraĵoj malpli gravas en la artikolo, sed la tuta tono kaj organizo de la artikolo estas ŝokanta. Oni povas diskuti la opinion de Macron sed estus utile unue publiki ĝin aŭ parto de ĝin.

Ankaŭ mi volus vidi fonton, kie Macron rekte mencias «novan islamon». Mi ne povas trovi tian citaĵon en la fontoj aŭ en Guglo-serĉo. Se iu alia ekuzis tiun terminon, ni tiun klare indiku. Aŭdrea (diskuto) 01:57, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]