Saltu al enhavo

En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 15-a de aŭgusto 2024

GLAT-flago de Tanzanio
GLAT-flago de Tanzanio

En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon

Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.

La organizaĵo LSG estis fondita en 1977 kiel ”Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj”, kaj havas kunlaboran kontrakton kun UEA ekde 1990. Ĉi-jare ĝi ŝanĝis sian nomon al ”Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj” por esti pli inkluziva.

Antaŭ unu jaro LSG publike protestis kontraŭ la decido de UEA kongresi en Tanzanio, kaj malrekomendis al siaj membroj partopreni la Universalan Kongreson en Aruŝo.

Lige kun la kongreso aperis speciala numero de la gazeto de LSG, ”Forumo”, pri la situacio de seksaj minoritatoj en la kongreslando. Ni petis la sekretarion de LSG, Martin Benoit, rakonti pli.

Libera Folio: Kial oni trovis grave kunmeti ĉi tiujn informojn nun?

Martin Benoit: – Unu el la ĉefaj celoj de LSG estas komuniki la bezonojn kaj la zorgojn de la GLAT-a komunumo al la Esperantistaro. Lige kun la nune okazanta kongreso en Tanzanio, lando kie GLAT-uloj estas tre akre mistraktataj, kaj la ĝenerala kolero de niaj membroj pri la decido kongresi tie, mi sentis la bezonon kaj la oportunon paroli pri GLAT-aj rajtoj al la aliaj esperantistoj kaj al la kongresanoj de Aruŝo.

Kiuj estas la ĉefaj problemoj, kiujn renkontas GLAT-uloj en Tanzanio?

– GLAT-uloj riskas ne nur pezajn monpunojn, sed ankaŭ dumvivan enprizonigon. La registaro aktive persekutas tiujn, kiuj estas GLAT-uloj, aŭ ŝajnas esti tiaj. Ili ankaŭ persekutas laborantojn de neregistaraj organizoj, kiuj apogas GLAT-ajn rajtojn. La GLAT-uloj, kiuj estas en prizono, estas tre severe traktataj de la gardistoj, ekzemple per trudaj ekzamenadoj de anusoj, aŭ eĉ per ajna perforto. Tio estas vera koŝmaro por niaj samuloj en Tanzanio.

Ĉu laŭ vi estus risko ke kongresanoj povus esti trafitaj de tiuj problemoj?

– Laŭ mi la risko estas malalta sed ne nula. Ni kolektis la malrekomendojn de deko da landaj registaroj, kiuj instigas GLAT-ulojn ne vojaĝi al Tanzanio. Ni transdonis tiujn malrekomendojn al nia membraro kaj al GLAT-aj esperantistoj. Tamen mi scias, ke kelkaj el ni ja partoprenas la UK-on, kaj tre esperas, ke ili ne havos problemojn kun la registaro.

Ĉu vi mem tute ne konsideris tamen veturi al Tanzanio?

– Mi persone neniam konsideris partopreni la UK-on en Tanzanio, unue solidarece kun la bojkoto decidita de LSG, kaj due, ĉu mi eĉ kapablus eniri la landon. Simpla serĉado en la reto tuj trovus, ke mi estas gejo.

Se oni ja volas aranĝi UK-n en Afriko, en kiuj landoj laŭ vi oni povus tion fari senriske por GLAT-uloj?

– En Sud-Afriko samseksaj geedziĝoj ja estas permesataj, kaj ĝi estas la unua lando en la mondo, kiu malpermesis diskriminacion kontraŭ GLAT-uloj. Krom tio, estas preskaŭ dudeko da afrikaj landoj, kiuj ne enprizonigas GLAT-ulojn. La senriskeco ja estas relativa, ĉar ja ĉi tie en Montrealo geja amiko mia estis atakita lastjare elirante el geja trinkejo en strateto fare de aro da knaboj, sed en tiuj landoj, UK estus relative senriskaj al GLAT-uloj.

En la speciala numero de ”Forumo” aperas artikolo, laŭ kiu diskriminacio de seksaj genroj en iuj afrikaj landoj estas rezulto de koloniismo. Samtempe multaj afrikaj esperantistoj asertas, ke ĝuste la postulo forigi tiun diskriminacion estas koloniismo. Kiel vi klarigus tiun ŝajnan kontraŭdiron?

– Mi scias, ke multaj afrikanoj suferis sub la koloniismo de eŭropaj landoj, kaj eble ĉio, kio venas el eŭropaj aŭ okcidentaj landoj estas perceptata kiel koloniismo. Mia percepto estas, ke religioj kiel kristanismo kaj islamo estas multe pli gravaj koloniismoj, ol la admono de okcidentaj nacioj ne fari la samajn erarojn, kiujn ili faris diskriminaciante kaj persekutante GLAT-ulojn en la pasinteco.

– Mia koramiko, kiu estas pli maljuna ol mi, rakontas al mi pri la multnombraj policaj invadoj de gejaj trinkejoj en Montrealo en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj, kaj li iam eĉ apenaŭ evitis unu. Historie antropologoj diras, ke antaŭ koloniismo la afrikanoj estis multe pli toleremaj al diversaj GLAT-uloj. Do mi komprenas, ke kontraŭ-GLAT-ismo, pli ol GLAT-eco, estas koloniisma.

Vidu ankaŭ:

Fontoj

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon» (arkivita 2024-08-15), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo