Francujo: Fajro en datumcentro OVHcloud en Strasburgo kaŭzis damaĝon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Markemblemo de OVHcloud

Vendredo, la 12-a de marto 2021

Antaŭhieraŭ, la 10-an de marto, okazis granda fajro ĉe la datumcentro de la teknologia-nubkomputada firmao OVH en la franca urbo Strasburgo, je proksimume 45 minutoj post noktomezo. La incidento okazis en la industria distriko de Port du Rhin.

Ne estis mortintoj pro la katastrofo, tamen unu datumservilo estis absolute detruita, kaj alia estis grave damaĝita. Diversaj klientoj de la nubkomputada servo de la firmao raportis, ke aliro al iliaj retejoj iĝis momente limigita pro la fajro. Ankaŭ spertis problemojn diversaj registaraj retejoj. Entute, la damaĝitaj serviloj gastigis proksimume 3,6 milionojn da retejoj.

Octave Klaba, la firmaestro de OVHcloud, anoncis en Tvitero-mesaĝo ke la servilo-reto ne estos reŝaltita antaŭ la 15-a de marto.

La firmao OVHcloud estis fondita en Roubaix de Octave Klaba kaj troviĝas inter la plej grandaj en la sektoro de informadika teknologio.

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo France : un incendie se déclare au datacenter OVHcloud de Strasbourg, el francaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Francia: incendio nel datacenter OVHcloud a Strasburgo, el italaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).