Juna ĉeĉeno senkapigis instruiston en Francio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Conflans-Sainte-Honorine, Francio.

Sabato, la 17-a de oktobro 2020


La 16-an de oktobro en la urbo Conflans-Sainte-Honorine, nordokcidenta antaŭurbo de Parizo (Francio) ĉirkaŭ la 5-a vespere (loka tempo) estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. Murdinta lin 18-jara ĉeĉeno Abdulah Anzorov provis ataki alvenintajn policanojn, sed estis pafmortigita proksimume 600 metrojn for de la murdoloko. Antaŭ morti li kriis "Alahu Akbar" (Alaho estas granda) kaj svingis tranĉilon en unu mano kaj globpafilon (angle: Airsoft gun) en la alia.

Charlie Hebdo: la historio daŭras

Bildo omaĝe al Charlie Hebdo.

La murdita apud sia lernejo Bois d’Aulne 47-jara instruisto Samuel Paty okupiĝis pri instruado de historio kaj geografio. Krome li gvidis devigan kurson pri la "morala kaj civila edukado" al 12 ĝis 14 jarojn aĝaj infanoj. Dum tiu ĉi kurso la 5-an de oktobro li priparolis kun siaj lernantoj de la kvara klaso rilatojn inter la ŝtato kaj eklezio kaj ilustris tiun lecionon per karikaturoj je profeto Mohamedo el franca magazeno Charlie Hebdo. Antaŭ montri la bildojn li proponis al lernejanoj-islamanoj provizore forlasi la ĉambron se tio ĝenos ilin. Post tio polico ricevis oficialajn protestojn de kelkaj parencoj de lernejanoj. Patro de unu 13-jara knabino akuzis la instruiston pri "montrado de pornografiaĵoj al neplenkreskuloj" kaj diris ke tiu montris al lia filino "bildon de nuda viro", aludante al karikaturo je Muhamedo. La instruisto estis minacata kaj eĉ revenis hejmen alivoje. Gepatroj de plejparto de la lernejanoj kaj kolegoj rememoras lin kiel homon ĉarman kaj inteligentan.

Multaj islamanoj konsideras tiujn karikaturojn ofendaj kaj en januaro 2015 oficejo de la magazeno estis atakita de islamistoj, murdintaj 12 redakcianojn. En septembro 2020 Charlie Hebdo reeldonis tiujn ĉi karikaturojn, post kio enmigrinto el Pakistano vundis surstrate apud ĝia oficejo en Parizo du ĵurnalistojn el filmkompanio.

En 2015 dum tra la mondo okazis manifestacioj memore al la murditaj redakcianoj. Dume en Grozno, ĉefurbo de Ĉeĉenio, okazis amasa manifestacio sub sloganoj "Ni amas Mohamedon". En novembro 2015 distrikta juĝejo en Grozno agnoskis Tvitero-konton de Charlie Hebdo kiel ekstremisman kaj malpermesis aliron al ĝi en Rusio. En septembro 2020 Salaĥ Meĵijev, ĉefo de la Spirita Administracio de Ĉeĉenio damnis la redakcion de Charlie Hebdo.

La murdisto

Abdulah Anzorov naskiĝis en Moskvo (Rusio) la 12-an de marto 2002, sed lia familio elmigris al Francio en 2008 kiam li havis ses jarojn. Li ricevis statuson de rifuĝinto, pro kio aŭtomate perdis rusian civitanecon. La 4-an de marto li ricevis restadpermesilon, ebligantan al li resti en Francio ĝis 2030. Li loĝis en la apuda urbo Évreux kaj venis al Conflans-Sainte-Honorine speciale por murdi la instruiston. Lia konto ĉe Tvitero nomiĝis Al Ansar, havis adreson Tchétchène_270 kaj kiel profilbildo servis ruslingva islama eldonaĵo. La aŭtoro de la Tviter-konto nomis sin "Abdulla, servanto de Alaho".

Antaŭ morti li sukcesis publikigi foton de la forhakita kapo de sia viktimo en Tvitero kun komento: "Al Macron, gvidanto de ne-fideluloj [ne-islamanoj]. Mi ekzekutis unu el viaj inferaj hundoj, kiu kuraĝis insulti Mohamedon". La aŭtoritatoj blokis la konton kaj petis la uzantojn ne diskonigi la foton. Antaŭe la murdisto jam aperis en policaj datumbazoj rilate al taj krimoj, sed informoj pri lia komplico al terorisma agado mankis. Li ne havas infanojn, kiuj vizitus tiun ĉi lernejon.

Socia reago kaj enketado

Ĉeĉena manifestacio en Strasburgo, Francio. 2017.

La murdo estas klasifikita kiel terorisma atako. Atakinte la instruiston la murdisto tranĉis lian gorĝon kaj poste fortranĉis la kapon. Tranĉado de la gorĝo estis tradicia maniero per kiu ĉeĉenaj gerilanoj ekzekutis militkaptitojn dum la Unua kaj Dua Ĉeĉenaj militoj. Ofte oni filmis tion kaj poste diskonigis tra Interreto por inspiri siajn subtenanojn al ĝihado.

Naŭ homoj estas jam arestitaj lige al tiu ĉi krimo, inkluzive geavojn, gepatrojn kaj 17-jaran fraton de la murdisto kaj ulojn, kiuj plendis kontraŭ la viktimo al polico kaj aranĝis kampanjon kontraŭ li n Interreto. Polico publikigis en Tvitero averton eviti tiun ĉi areon. Prezidanto Emmanuel Macron kaj ĉefministro Jean Castex vizitis Conflans Saint-Honorine kelkajn horojn post la okazaĵo kaj aranĝis kunvenon. La prezidanto diris ke islama terorismo estas "ekzistada minaco" al Francio kaj ties valoroj, sed esprimis certecon ke la respubliko venkos ĝin kaj la teroristoj ne sukcesos dividi la francan socion.

Unu el niaj sampatrujanoj estis murdita hodiaŭ, ĉar li instruis. Li instruis al siaj lernejanoj parolliberecon, liberecon kredi aŭ ne. Tio estis kovarda atako. Li estas viktimo de terorisma islamista atako.
Emmanuel Macron, prezidanto de Francio.

Ministro pri internaj aferoj Gerard Darmanin establis krizan centron rilate tiun ĉi aferon. Thibault Humbert kiel urbestro de Éragny en sia Tviter-konto nomis la atakon "barbara ago" kaj aprezis "rapidecon kun kiu polico neŭtraligis la individuon". Ambasadejo de Rusio petis de polico informojn pri la atakinto, kies civitaneco ankoraŭ estas nekonata.

Sindikato de instruistoj publikigis kondolencojn kaj postulon protekti la instruistojn.

La instruistoj devas havi eblecon instrui diversajn aferojn en klaso, uzante lernilojn, kiujn ili konsideras gravaj, sen timi reprezaliojn, jam sen paroli pri minaco al iliaj vivoj.
Sindikato de instruistoj de Francio.

Antaŭaj islamistaj atakoj kaj diasporaj problemoj

En novembro 2015 Francio spertis serion de islamistaj atakoj, pro kiuj pereis 130 homoj. Al-Kaida prenis por si respondecon pri tiuj atakoj kaj minacis pliajn atakojn kontraŭ Charlie Hebdo post reeldono de la karikaturoj en septembro 2020. Proceso kontraŭ partoprenintoj de la atako en 2015 daŭras kaj devos finiĝi en novembro.

En Francio loĝas 67 mil ĉeĉenoj, plejparte venintaj kiel rifuĝintoj dum la menciitaj militoj. En junio 2020 Francio jam spertis problemojn rilatajn al la ĉeĉena diasporo, kiam centoj da ĉeĉenoj dum kelkaj tagoj atakadis arabojn en la urbo Dijon. La Asocio de Ĉeĉenoj de Eŭropo kondamnis la atakon.

Fontoj