Turkio malkovris la plej grandan gasminejon en la Nigra maro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Borŝipo en maro

Sabato, la 22-a de aŭgusto 2020


La 21-an de aŭgusto prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdoğan anoncis malkovron de la granda gasminejo kun kapacito 320 miliardoj da kubaj metroj. Ĝi situas en la Nigra maro kaj estas la plej granda gasminejo en tiu ĉi maro kaj Turkio. La prezidanto deklaris, ke li planas komenci elminadon en 2023.

Prospektorado kaj borado

Emblemo de la Turka Petrola Korporacio
Tiu ĉi rezervujo estas efektive parto de oble pli granda resurso. Se dio volos, venos oble pli. Kiel lando, kiu dependis de eksteraj fontoj de gaso dum jaroj, nun ni rigardas estontecon pli sekure. Ni ne haltos ĝis ni iĝos neta eksportanto de energio.
Recep Tayyip Erdogan, prezidanto de Turkio.

La serĉado de gasminejoj komenciĝis en 2015, kiam la postenon de ministro pri energio kaj naturaj resursoj okupis Berat Albayrak (ekde 2018 — la ministro pri financoj). La prezidanto speciale dankis lin kaj la nunan ministron Fatih Dönmez pro iliaj klopodoj. La prospektora politiko de Turkio ŝanĝiĝis en 2017, kiam tri boraj kaj du sismaj ŝipoj estis senditaj por esplori ne nur la Nigran maron, sed ankau Orientan Mediteraneon. Fatih estas la unua turka naftogasa borŝipo, ekposedita de la Turka Petrola Korporacio (Türkiye Petrolleri Anonim Ortaklığı) en 2017. Ĝi estas nomita omaĝe al la sultano Mehmed la 2-a Fatih, konsiderata nacia heroo de Turkio. La 25-an de junio ĝi startis el la havenurbo Trabzon por esplori areon en la zono Tuna-1 kaj komencis la boradon meze de junio. Tio estis la naŭa borprovo. Fatih Dönmez akcentis je bonaj ecoj de la trovita gaskuŝejo, kiuj helpos malaltigi kostojn de la elminado.

La poto Tuna-1 estas lokita en la marfundo je la fundo 2100 metroj. Ni boris 1400 metrojn, kie ni trovis gaskuŝejon. Ni boros pliajn 1000 metrojn, kie du pliaj kuŝejoj atendeblas.
Fatih Dönmez, ministro pri energio kaj naturaj resursoj.

La zono Tuna-1 situas proksimume 100 marmejlojn for de la turka bordo, proksime al la Danuba bloko, ĉe kruciĝo de landlimoj de Bulgario kaj Rumanio kun akvejoj de Turkio. Antaŭajn esplorojn plenumis Barbaros Hayrettin Paşa, la unua turka sismoŝipo, nomita omaĝe al la paŝao Barbaros Hayrettin Paşa. Ĝi trovis grandajn gaskuŝejojn en Danuba bloko en la okcidenta parto de la Nigra maro, kie Rumanio kaj Bulgario delonge elminadas nafton kaj gason. La ŝipo longas 229 metrojn, pezas 5283 tunojn kaj kapablas bori je profundeco ĝis 12192 metroj.

Ekonomia efiko

Sidejo de la Turka Petrola Korporacio. Ankaro, Turkio.

Kaze de sukceso, Turkio povos grave redukti sian dependecon de eksteraj energifontoj. Ĉiujare la ŝtato elspezas tiucele 41 miliardojn da dolaroj. En 2019 la energodeficito falis je 12% ĝis 33,9 miliardoj da dolaroj. En 2019 Turkio importis 45,21 miliardojn da kubaj metroj da gaso. Gaskonsumado en la lando en 2019 konsistigis 44,9 miliardojn da kubaj metroj, reduktiĝinte je 9% ekde 2018, kiam estis konsumitaj 49,3 miliardoj. Ĉi-jare oni atendas kreskon de la gaskonsumado ĝis 46 miliardoj da kubaj metroj.

Plejparton de gaso, kiu estas la plej ĉipa energifonto, Turkio ricevas per gasduktoj el Rusio, Irano kaj Azerbajĝano, kaj 29% importas forme de LNG, kies plej granda liveranto estas Kataro, sekvata de Usono. En lastaj jaroj Turkio klopodis diversigi siajn energifontojn kaj ekzemple parto de Rusio en ĝia gasimportado falis de 52% en 2017 ĝis 33% en 2019. Lastjare ok turkaj kompanioj proponis al aĉetado 473,87 miliardojn da kubaj metroj da gaso, do je 10,62% pli ol en 2018.

Kresko de propra gasproduktado speciale aktualas post drasta falo de la kurzo de la turka liro lastatempe. Post kiam la prezidanto diris la 18-an de aŭgusto, ke li havas "bonan novaĵon" la kurzo de liro iom kreskis, sed post hieraŭa klarigo pri kio temas ĝi malaltiĝis je 0,4%.

Internaciaj disputoj

Turkio samtempe daŭrigas geologian esploradon en Mediteraneo, apud la bordoj de Kipro kaj Grekio, kiuj konsideras respektivajn akvejojn parto de sia ekonomia zono kaj jam protestis kontraŭ tio. Erdoğan diris ke ĉiuj, inkluzive Eŭropan Union, scias ke Turkio rajtas esplori kaj ekspluati siajn naturajn resursojn kaj diris ke li atendas trovi same grandajn minejojn en Mediteraneo.

Turkio provizore haltigis komence de aŭgusto siajn esplorojn post protestoj de la menciitaj landoj, sed post kiam Grekio kaj Egiptio subskribis traktataon pri demarkaciado de siaj landlimoj, kiun Turkio konsideras malakceptinda arbitraĵo, ĝi taskigis turkan sismoŝipon Oruç Reis, nomitan tiel omaĝe al Oruĉ Reis, otomana bejo de Alĝero, bejbejo de Okcidenta Mediteraneo, la pli aĝa frato de Hajredin Barbarosa daŭrigi la laboron. Oruç Reis esploros Okcidentan Mediteraneon ĝis la 23-a de aŭgusto, kune kun du aliaj ŝipoj — Cengiz Han kaj Ataman.

Disputoj inter Turkio kaj Grekio daŭras longe. Turkio asertas, ke la grekaj insuloj en la Egea maro kaj Orienta Mediteraneo ne devas esti konsiderataj dum kalkulado de la greka ekonomia zono dum Grekio asertas ke tio kontraŭas la internacian juron. Grekio havas ĉirkaŭ 6000 insuloj en la Egea kaj Ionia maroj, el kiuj pli ol 200 estas senhomaj. Turkio siavice havas la plej longan marbordon en Orienta Mediteraneo.

Ĝis nun en Orienta Mediteraneo turkaj ŝipoj plenumis ses esplorajn boradojn kaj nun la borŝipo Yavuz plenumas la sepan en la zono Selçuklu-1, okcidente de la insulo Kipro. La tria turka borŝipo Kanuni la 15-an de marto venis al la havnurbeto Taşucu en provinco Mersin, kie ĝi troviĝas ĝis nun. Ĝi aliĝis al la turka borfloto komence de 2020 kaj baldaŭ devos komenci boradon. Ĉiuj boradoj okazas surbaze de licencoj, eldonitaj de la Turka Petrola Korporacio aŭ de la registaro de la parte agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro.

Fakuloj atentigas, ke komenco de efektiva ekspluatado de gasminejo postulas almenaŭ dek jarojn kaj miliardojn da dolaroj, ivestotajn je ĝia dezajnado, prikonstruado kaj kreado de infrastrukturo.

Fontoj