Alĝerio sepultis 24 kraniojn, redonitajn de Francio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 6-a de julio 2020

La tombejo El Alia.

La 5-an de julio Alĝerio solene sepultis kraniojn de 24 liberecbatalntoj, redonitajn de Francio. Temas pri la restaĵoj de partoprenintoj de la kontraŭkoloniisma rezistado, kiuj estis mortigitaj inter 1838 kaj 1865, senkapigitaj kaj iliaj kranioj forsenditaj al Francio kiel trofeoj. Ili troviĝis en stokejoj de la Muzeo de la Homo en Parizo, kie en 2011 ilin trovis la alĝeria historiisto Ali Farid Belkadi.

Li informis pri tio alĝeriajn aŭtoritatojn kaj la tiama prezidanto Abdelaziz Bouteflika petis redoni la restaĵojn al Alĝerio. En 2018 la franca prezidanto Emmanuel Macron konsentis fari tion, sed pro burokrataj obstakloj la redono estis plenumita nur post du jaroj. La historiisto memorigas, ke centoj da aliaj restaĵoj de alĝerianoj restas en francaj muzeoj kiel postrestaĵo de la koloniismo kaj devas esti revenigitaj hejmen, same kiel arĥivoj de la kontraŭkoloniismaj movadoj.

La entombigo koincidis kun la 58-a datreveno de la liberigo de Alĝerio, kies konkeron Francio komencis en 1830. La sepultitoj estis lokitaj en la Skvaro de Martiroj de ALĝerio en la tombejo El Alia, apud naciaj herooj kiel Emir Abdelkader, kaj ilian entombigon akompanis salvo el 21 pafiloj de honora gvardeo. La kranioj venis el Francio la 3-an de julio en transporta aviadilo Lockheed C-130 Hercules, eskortita super Alĝerio de alĝeriaj militaviadiloj. Sekvan tagon ili estis eksponitaj en la Palaco de Kulturo en Alĝero.

La alĝeria prezidanto Abdelmadjid Tebboune, partopreninta la ceremonion, diris ke necesas fini tiun ĉi paĝon de la alĝerio-francaj rilatoj kaj alvokis Francion pardonpeti pri ĝiaj koloniismaj krimoj. Li nomis tion grava kaj speciale por ses milionoj de alĝerianoj, loĝantaj en Francio.

Inter la senkapigitoj estis ŝejĥo Bouzian, revoluciestro, kiun francaj koloniistoj kaptis en 1849, pafmortigis kaj senkapigis. Alia batalanto estis Mohammed Lamjad ben Abdelmalek ankaŭ konata kiel estro de Boubaghla aŭ la viro kun mulo. Revenis ankaŭ restaĵoj de Bou Amar Ben Kedida, gvidanto de la Zaatcha-ribelo, Si Mokhtar Ben Kouider Al-Titraoui, la 18-jara Mohamed Ben Hadj el la tribo Beni Menasser, Moussa El-Derkaoui, Si Mokhtar Ben Kouider Al-Titraoui, Mohamed Ben-Allel Ben Embarek kaj aliaj batalantoj.

Fontoj