Saltu al enhavo

Adjévi Adjé: Estas domaĝe, ke homoj simple ne povas libere vojaĝi laŭ sia plaĉo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 30-a de julio 2024

Adjévi Adjé
Adjévi Adjé

La 14-an de julio de 2024 en telegram-kanalo "Esperanto en Afriko" eksplodis diskuto pri homaj rajtoj en Tanzanio kaj venonta UK 2024 en tanzania urbo Aruŝo. La diskuton lanĉis Leon Roijen kiu levis problemon starantan antaŭ GLAT[1]-esperantistoj, dezirontaj partopteni la kongreson.

La diskuton partoprenis diversaj esperantistoj, kiuj esprimis diversajn vidpunktoj rilate la elekton de UEA por lando-organizanto de la venonta kongreso.

Posedanto de grupo "Esperanto en Afriko" kaj eksa partoprenanto de Afrika Komisiono Adjévi Adjé konkludis la diskuton:

Antaŭ iom da tempo viglis diskutoj en tiu ĉi grupo pro tio, ke ne ĉiuj kiuj estus dezirintaj partopreni en la ĉi-jaro UK povus alvojaĝi Aruŝon. Estas domaĝe, ke homoj simple ne povas libere vojaĝi laŭ sia plaĉo. Similajn limigojn havas ankaŭ afrikanoj eĉ se UK okazas en la lando kie la Homaj Rajtoj estas forte respektataj. Tio faras, ke UK neniam estis universala. Afrikanoj alfrontas plurajn malfacilaĵojn por vojaĝi al eŭropaj landoj, ekzemple. Oni frontas malfacilaĵojn por akiri vizon; multaj afrikanoj vivas en malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj kaj sekve ili trovas flugbiletojn al ekster la kontinento multekostaj… Kaj mi povas pludaŭrigi la liston de malfacilaĵoj de afrikanoj kaj aliaj mondpartanoj…

Kvankam mi ne estas inter la reĝisoroj de la Kongresa temo, al mi ŝajnas ke ni povus en reciproka respekto kaj amikceo konstrueme kontribui al la subtemo « Homo » per niaj diversaj ideoj, opinioj.

Krome, mi povus eventuale publikigi en la Kongresa kuriero plej interesajn argumentojn cele al pli bona mondo. Certe la reĝisoroj de la Kongresa temo povas ankaŭ preni en konsideron dum pretigado de la kongresa rezolucio trafajn elementojn el la diskutoj. Mi tamen ne povas aktive kontribui en la diskutoj ĉar mi nun estas en Aruŝo kaj helpas en la kongresaj pretigaj laboroj. Mi tempon al tempo legos…


Adjévi Adjé

Vikinovaĵoj petis komenton de la Prezidanto de UEA Duncan Charters kaj de lokaj tanzaniaj organizantoj, tamen dume neniu ragis.

ps: dum ĉi-artikolo estis preparato Duncan Charters donis klarigon pri intervjuo de Leon Roijen.

Vidu ankaŭ:

Referencoj

[redakti]
  1. GLAT - estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo