Saltu al enhavo

Duncan Charters: Mi persone ne komentos pri la situacio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 30-a de julio 2024

Duncan Charters dum UK 2023 en Torino
Duncan Charters dum UK 2023 en Torino

Ek de la 14-an de julio de 2024 en telegram-kanalo "Esperanto en Afriko" daŭriĝis diskuto pri UK 2024 en tanzania urbo Aruŝo. Ĉefa temo de la diskuto estas homaj rajtoj en Tanzanio kaj aparte komplikaĵoj por GLAT[1]-esperantistoj. La diskuton lanĉis Leon Roijen, kiu donis intervjuon por Vikinovaĵoj en Esperanto. En la intervjuo Leon kulpigis estraron de UEA pro elekto por Universala Kongreso landon, kie GLAT-esperantistoj estas en danĝero. Li komparis la estontan UK kun UK 1933 en nazia Germanio.

Vikinovaĵoj sinturnis al Prezidanto de UEA Duncan Charters kaj petis komenton. Post rea peto (kaj demando en Fejsbuka grupo de UEA) Duncan Charters komentis la intervjuon de Leon Roijen.

En sekva citaĵo estas prezentita la respondo sen esceptoj:

Ni efektive estas meze de premaj preparoj por la UK en Aruŝo, tamen mi volonte plusendas vian leteron al miaj Estraraj kolegoj por ke ili informiĝu.

Ni bonege konas la sintenon de Leon Roijen, kiu pasintjare plurfoje sendis al ni protestojn kaj eĉ minacojn pri juraj procesoj kontraŭ UEA pro okazigo de la UK en Tanzanio. Ni plene konsultiĝis ankaŭ kun GLAT-aktivuloj, kaj kvankam ni certe respektas la esprimitajn vidpunktojn kiel validajn laŭ tiu perspektivo, tiu esplorado malkaŝis ke ekzistas tute kontraŭaj starpunktoj inter membroj de la GLAT-komunumo en kaj ekster la Esperanto-movado. Jam estas dokumentitaj la kialoj elekti Tanzanion kiel Kongresan landon, post zorga konsidero, kun plena respekto al ĉiuj sintenoj. Mi persone ne komentos pri la situacio, ĉar se mi provus klarigi la “kontraŭan opinion” al tiu de Leon Roijen, laŭ mia sperto oni prenus tion kiel aktivan subtenon de tiu perspektivo, aŭ de mi mem aŭ de UEA, kaj tio ne estus vera. UEA prenas aktivan sintenon kontraŭ diskriminacio en interhomaj rilatoj. Tiu sinteno tamen informas plej diversajn reagojn en praktikaj situacioj.

Mi tamen lasas plenan liberon al miaj Estraraj kolegoj klarigi aŭ interveni laŭ sia bontrovo.

Kun danko ke vi informis nin pri la intervjuo.


Duncan Charters
Vidu ankaŭ:

Referencoj

[redakti]
  1. GLAT - estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj

Fontoj

[redakti]
Ekskluziva intervjo de Vikinovaĵoj
Ĉi-tiun ekskluzivan intervjuon ricevis reportero de vikinovaĵoj Вдадимир Перепелица (VladimirPF) speciale por Esperanto vikinovaĵoj. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: VladimirPF; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo