Sudano normaligos rilatojn kun Israelo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mike Pompeo kaj Abdel Fattah al-Burhan. Aŭgusto 2020.

Vendredo, la 23-a de oktobro 2020


La 23-an de oktobro usona prezidanto Donald Trump anoncis ke Sudano normaligas rilatojn kun Israelo kun lia perado. Palestina administracio nomis tion "ponardado kontraŭ la dorso".

La prezidanto interkonsentis pri tio kun israela ĉefministro Benjamin Natanjahu, sudana ĉefministro Abdalla Hamdok kaj prezidanto de la sudana Transira Konsilio Abdel Fattah al-Burhan. Trump esprimis esperon, ke Palestina aŭtonomio, Sauda Arbio kaj aliaj arabaj nacioj aliĝos al la paciga procezo. Li promesis ke pluraj aliaj nacioj baldaŭ subskribos similajn interkonsentojn. Sudano iĝis la tria araba lando, anoncinta normaligon de rilatoj kun Israelo en lastaj du monatoj.

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) bonvenigis la decidon kiel "gravan paŝon al kresko de sekureco kaj prospero en la regiono". UAE normaligis rilatojn kun Israelo en aŭgusto kaj ĵus starigis senvizan reĝimon kun la juda ŝtato. En septembro ĝin sekvis Barejno.

Benjamin Natanjahu dankis la usonan prezidanton pro ties "enormaj klopodoj" kaj bonvenigis rapide kreskantan "cirklon de paco" kaj starton de "nova erao". Li jam renkontiĝis kun Abdel Fattah al-Burhan ĉi-jare en Ugando.

La Organizaĵo por Liberigo de Palestino kondamnis la interkonsenton kaj nomis ĝin nova perfido de la palestina popolo, kiu tamen ne ŝancelos decidemon de la palestinanoj en ilia lukto kontraŭ la israela okupado. Hamaso nomis la agon "paŝo en malĝusta direkto".

Oni atendas baldaŭan interŝanĝon de registaraj delegacioj, diskutontaj pri kooperado en diversaj kampoj. Sudano jam malfermis sian ĉielon por la israela aviado, kio ebligas pli mallongajn flugojn al Suda Afriko kaj Sudameriko. Subskriba ceremonio estas atenda en proksimaj semajnoj en la Blanka Domo.

Sudana ministro pri eksteraj aferoj Omar Gamareldin memorigis tamen, ke la decido devas esti aprobita de la Konstitucia Konsilio, establota kadre de interkonsento inter militistoj kaj civiluloj, regantaj Sudanon post eksigo de Omar al-Baŝir en aprilo 2019. Tempo de ties formiĝo ankoraŭ ne estas difinita.

Tio estas interkonsento pri planata normaligo, ne jama normaligo. Ni devas atendi ĝis sudanaj demokratiaj institucioj ekfunkios, inkluzive la leĝodonan konsilion por ke ni kompletigu la ratifon de tiu ĉi paŝo kaj ĝi iĝu efektive normaligo. La registaro ne povas unuflanke kompletigi la procezon de normaligo, ĉar la registaro estas la Suverena Konsilio, la Konsilio de Ministroj kaj la Leĝodona Konsilio.
Omar Gamareldin, ministro pri eksteraj aferoj de Sudano.

Donald Trump diris ankaŭ ke li intencas forigi Sudanon el la listo de la ŝtatoj — "sponsoroj de terorismo". Tio interalie signifas finon de la usonaj sankcioj kaj restarigon de normalaj ekonomiaj rilatoj kun la plej granda ekonomio en la mondo. La lando trafis tiun ĉi liston en 1993. La registaro de Sudano jam ĝiris al kondiĉa (angle: escrow) konto 335 milionojn da dolaroj kiel rekompencon pagotan al viktimoj de teroristaj atakoj kontraŭ usonaj ambasadeoj en Kenjo kaj Tanzanio en 1998, atako kontraŭ la usona militŝipo Cole en 2000 kaj murdo de John Granville, agento de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo en Ĥartumo en 2008, laŭdire plenumitaj de Al-Kaida kun subteno de sudanaj aŭtoritatoj. La ellistigo ekvalidos post 45 tagoj se dum tiu tempo ambaŭ ĉambroj de la Usona Kongreso ne vetoos ĝin. Post tio en la usona listo de la ŝtatoj, subtenantaj terorismon, restos nur Sirio, Nord-Koreio kaj Irano. Usono jam promesis prikonsideri redukton de la sudana ŝtata ŝuldo kaj subtenajn programojn por tiu ĉi lando.

Post la Sestaga milito en 1967 ŝtatestroj de la arabaj landoj, malgajnintaj ĝin, kunvenis en la sudana ĉefurbo Ĥartumo kaj aprobis rezolucion pri tri "ne" rilate Israelon: ne al paco kun Israelo, ne al agnosko de Israelo, ne al intertraktoj kun Israelo. Tio faras la interkonsenton speciale simbola, kion substrekas ĝiaj iniciatintoj.

Anoncante la decidon Donald Trump esprimis dubon, ke lia konkuranto en la prezidenta baloto Joe Biden povus aranĝi tian interkonsenton.

Fontoj