Israelo kaj Barejno interkonsentis normaligi rilatojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Barejna reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa kaj usona prezidanto Donald Trump. 2017.

Sabato, la 12-a de septembro 2020


La 11-an de septembro usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero, ke Barejno decidis normaligi rilatojn kun Israelo, sekvante tiel Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn (UAE), kies interkonsento kun Israelo estis subskribita antaŭ unu monato.

"Tio estas vere historia tago" diris Donald Trump al ĵurnalistoj dum gazetarkonferenco en la Ovala oficejo de la Blanka Domo. Li aldonis ke pliaj agnoskoj de Israelo fare de arabaj landoj sekvos. "Oni eĉ ne povis pensi ke tio okazos tiom rapide" aldonis li. Temas pri starigo de normalaj diplomatiaj, komercaj, kulturaj kaj aliaj rilatoj inter la du landoj. Barejno jam nuligis malpermeson al israelaj aviadiloj flugi tra ĝia spaco.

Oni atendas ke oficialan subskriban ceremonion partoprenos barejna ministro pri eksteraj rilatoj Abdullatif bin Raŝid Al Zajani, lia UAE-kolego ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahajan kaj israela ĉefministro Benjamin Netanjahu.

Komuna deklaracio enhavas nur svagan mencion de la palestina problemo. Ĝi diras ke Barejno, Israelo kaj Usono daŭrigos klopodojn por "atingi justan, kompleksan kaj daŭran solvon de la Israelo-Palestina konflikto por ebligi al la palestina popolo realigi sian kompletan potencialon".

Benjamin Netanjahu bonvenigis la interkonsenton kaj dankis Trumpon.

26 jaroj pasis intr la dua packontrakto kun araba lando kaj la tria, sed nur 29 tagoj inter la tria kaj kvara, kaj pliaj sekvos.
Benjamin Netanjahu.

Barejna reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa diris, ke lia lando plu subtenas duŝtatan solvon de la palestina problemo.

Jared Kushner, konsultanto de la prezidanta administracio kaj bofilo de Donald Trump diris ke tiu ĉi interkonsento estas "kulmino de kvarjara laboro" fare de la Trump-administracio. Li esprimis speron ke tio "helpos redukti streĉiĝon en la islama mondo kaj ebligos al homoj apartigi la palestinan problemon de iliaj propraj naciaj interesoj kaj ilia ekstera politiko, kiu devas fokusiĝi je enlandaj prioritatoj".

Palestinaj gvidantoj — same Organizaĵo por Liberigo de Palestino kaj Hamaso — kondamnis la interkonsenton de Barejno same kiel tiun de UAE kaj nomis ĝin perfido de la palestina popolo, postulinte tujan nuligon. La palestina ambasadoro estis revokita el Barejno por konsultado.

Barejno estas eta ŝtato en Arabio, kiu alfrontis en 2011 dum la araba printempo protestojn, subpremitajn helpe de trupoj de Sauda Arabio, Kuvajto kaj UAE. En 2018 Saŭda Arabio pruntis al la reĝlando 10 miliardojn da dolaroj. En Barejno troviĝas regiona stabejo de la Usona Mararmeo.

Post fiasko de la Traktato de la Jarcento, proponita de Donald Trump en januaro 2020 kaj komplete rifuzita de la palestinanj, la usona prezidanto daŭrigas klopodojn atingi longdaŭran pacon inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj. Tio estas speciale grava por li antaŭ novembra prezidenta baloto en Usono, kiam subteno de la juda komunumo kaj kristanaj cionistoj (ĉefe de evangeliaj kristanoj) tre gravas por Trump.

Fontoj