Historia interkonsento inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Donald Trump anoncas la interkonsenton.

Vendredo, la 14-a de aŭgusto 2020


La 13-an de aŭgusto oni anoncis ke Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kun perado de Usono interkonsentis pri kompleta normaligo de la rilatoj. Kadre de la tiel nomata Abraham-interkonsento Israelo promesis haltigi realigon de la plano pri anekso de la parto de Cisjordanio, kiu kaŭzis grandan indignon en la mondo kaj speciale en la islamaj landoj. La interkonsento estis anoncita post telefona konversacio, kiun partoprenis usona prezidanto Donald Trump, israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahajan, kronprinco de la emirlando Abudabio, konsiderata neformala ĉefo de UAE.

UAE iĝos la unua lando en Arabio kaj la tria en la araba mondo (post Egiptio kaj Jordanio), kiu havos diplomatiajn rilatojn kun Israelo.

Deklaroj

Donald Trump pompe bonvenigis la interkonsenton en sia Tviter-konto: "GRANDA trarompo hodiaŭ! La historia packontrakto inter du niaj GRANDAJ amikoj, Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj!" Benjamin Netanyahu komentis responde ke temas pri la "historia tago".

Delegacioj de Israelo kaj UAE devos renkontiĝi en la Blanka Domo ene de tri sekvaj semajnoj, diris Trump. Li esprimis esperon, ke ĉiuj islamaj nacioj en la regiono sekvos ekzemplon de UAE kaj promesis pliajn promesplenajn "surprizojn".

UAE esprimis certecon ke la interkonsento komplete nuligas la anekso-planon, substrekante ke nome tio estis la ĉefa motivo, kiu igis ilin subskribi ĝin. Tamen dum posta gazetara konferenco en Tel-Avivo Benjamin Netanyahu atentigis, ke kvankam haltigo de la aneksado en Cisjordanio estas parto de la interkonsento li "neniam rezignos je niaj rajtoj je nia tero" kaj ke lia aneksa plano plu estas "surtable".

Tio ne signifas ŝanĝon de mia plano pri etendigo de nia suvereneco al Judeo kaj Samario, en kompleta koordinado kun Usono.
Benjamin Netanyahu, ĉefministro de Israelo.

La ĉefministro uzis biblian nomon de Cisjordanio por substreki "historian rajton" de la juda popolo pri tiu areo. En januaro Donald Trump proponis sian solvon, patose nomitan "Traktato de la Jarcento". Laŭ tiu ĉi plano interalie Israelo ricevus trionon de Cisjordanio. Ĉiuj arabaj landoj, Palestina Aŭtonomio kaj palestinaj organizaĵoj rifuzis la planon kiel komplete neakcepteblan.

Reago

Donald Trump laŭdata de ĉeestantoj.

Hamaso kondamnis la interkonsenton, dirinte ke ĝi neniel helpas al la solvo de la palestina problemo, ignoras la rajtojn de la palestinanoj kaj estas "ponardobato je la dorso" de la palestina popolo. Fatah deklaris ke UAE "neglektas siajn naciajn, religiajn kaj humanitarajn devojn" rilate la palestinan problemon. Hanan Ashrawi, ano de la plenuma komitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, diris ke tio estas premio por Israelo por ties nedeklarita okupacio. Prezidanto de Palestina Aŭtonomio Maĥmud Abbas kondamnis la interkonsenton kiel "perfidon" kaj postulis tujan kunsidon de la Araba Ligo.

Jordanio esprimis esperon ke la interkonsento antaŭenigos solvon de la palestina problemo kaj finos la okupadon de Palestino fare de Israelo.

Prezidanto de Egiptio Abdel Fattah el-Sisi bonvenigis la interkonsenton, kiel signon de espero pri la paco en la regiono.

Barejno laŭdis la interkonsenton kaj aprezis kontribuon de Usono al ĝia estiĝo.

Dekstraj grupoj da judaj setlantoj en Israelo severe kondamnis la interkonsenton, kiu senigis ilin je espero pri konstruado de pliaj setlejoj en Cisjordanio. "Li trompis nin. Li trompis duonmilionon da loĝantoj de tiu areo kaj centmilojn da voĉdonintoj" diris David Elhayani, estro de la Yesha Konsilio, kiu unuigas plurajn organizaĵojn da judaj setlantoj.

Ĉefministro de Britio Boris Johnson bonvenigis la interkonsenton kaj esprimis esperon, ke tio nuligos la israelajn planojn pri aneksado en Cisjordanio.

Ministro pri eksteraj rilatoj de Francio Jean-Yves Le Drian gratulis la decidon de Israelo pri haltigo de la planita okupado en Cisjordanio, nominte tion "pozitiva paŝo" al la duŝtata solvo kiu estas la "sola opcio" por atingi pacon en la regiono.

Novaĵagenjeo Tasnim, ligita al la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, nomis la interkonsenton "malhonora". Speciala konsilanto pri internaciaj aferoj de la parlamento de Irano tvitis ke tio ne garantias pacon en la regiono.

Joe Biden, kandidato de la Demokrata Partio por prezidenta baloto en 2020, laŭdis la paŝojn de ambaŭ flankoj, aldoninte ke kiel la prezidanto li certe oponus la aneksadon.

Antonio Guterres kiel Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj esprimis esperon ke la normaligo de la rilatoj inter UAE kaj Israelo proksimigos la "duŝtatan solvon surbaze de respektivaj rezolucioj de UN, internacia juro kaj duflankaj interkonsentoj".

Fontoj