Centoj da ĉeĉenoj atakas arabojn en Dijon (Francio)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 16-a de junio 2020

Blazono de Dijon.

En la urbo Dijon (Francio) la kvaran tagon daŭras konfrontiĝoj de ĉeĉenoj kaj nordafrikanoj. La urba prokuroro Éric Mathais diris ke la atakoj de la ĉeĉenoj havas rasisman karakteron, ĉar ili estas direktitaj kontraŭ Magrebo-devenuloj. Li nomis tiun "puna operaco de la ĉeĉenoj" kaj substrekis ke ili celas ne la policanojn, sed sole la arabojn.

La konflikto komenciĝis la 10-an de junio kiam en la ĉefurbo de Burgonjo-Franĉkonteo arabdevenaj drogvendistoj forte batis 16-jaran ĉeĉenon, enhospitaligitan en grava stato. Post tio en sociaj retoj aperis alvokoj de lokaj ĉeĉenoj venĝi la samgentanon. La 12-an de junio, ĉirkaŭ meznokte kelkdek ĉeĉenoj el Dijon kaj aliaj setlejoj amasiĝis sur la placo de Respubliko. Plejparto el ili estis maskitaj kaj armitaj per armaturoj kaj tranĉiloj. Ili atakis la araban nargilejon Le Black Pearl, tiutempe fermitan. Polico dispelis la atakintojn, sed ili daŭrigis la tumultojn en urboparto Grésilles ĉe nord-orienta rando de la urbo. Al raportistoj de televidkanalo France 3 kaj radiostacio France Bleu, ĉeĉenoj diris ke ili deziras igi la araban komunumon puni la kulpulojn.

Renkontiĝo inter reprezentantoj de la araba kaj ĉeĉena komunumoj, okazinta vespere la 13-an de junio, ne donis fruktojn. La 14-an de junio reprezentantoj de la araba komunumo proponis plian renkontiĝon, tamen ne venis, do la atakoj daŭris. Tiutage estis vunditaj almenaŭ 10 homoj (inkluzive unu pafitan kaj alian trafitan de aŭto) kaj la ĉeĉenoj promesis veni kaj ataki la arabojn ĉiutage. La atakojn partoprenis ĝis 150 homoj. Kelkaj aŭtoj estis bruligitaj. La ministro pri internaj aferoj Christophe Castaner diris ke ne toleros la tumultojn kaj promesis severan respondon. Tamen ĝis nun polico arestis neniun. Jam venis pli ol cent policanoj el aliaj lokoj. Kelkaj oficejoj kaj vendejoj fermiĝis, polico sugestis al lokanoj ne eliri surstraten.

Lunde venis pliaj ĉeĉenoj el Germanio kaj Belgio. La atakintoj asertas, ke ili deziras nur puni la drogvendistojn kaj venĝi sian samgentanon. Ili substrekas ke ili havas nenion kontraŭ "loĝantoj de Dijon", do kontraŭ la blankuloj.

Ili ofendis nin, ili bategis unu el niaj homoj, ni estas ĉi tie por ilin bategi. Francaj leĝoj ne permesas al ni pafi homojn, ni ĉi tie estas ne por murdi homojn.
Ĉeĉeno en Dijon

Dijon iĝis la tria urbo en Francio, kie ĉeĉenoj deklaris militon kontraŭ drogvendistoj. En majo tio jam okazis en Nico kaj en marto en Tuluzo. En Nico konfrontiĝo okazis ankaŭ ĉi-semajnfine.

Antaŭe jam okazis problemoj pri la ĉeĉenaj rifuĝintoj, kiuj partoprenas terorisman agadon. La 12-an de majo en Parizo juna ĉeĉeno Hamzat Azimov atakis kun tranĉilo piedirantojn, murdinte unu kaj vundinte kvar homojn antaŭ li estis mortpafita de polico. Respondecon prenis je si la Islama Ŝtato. La 3-an de junio ĉirkaŭ 500 ĉeĉenaj manifestantoj kondamnis lian fiagon kaj alvokis la francajn amaskomunikilojn ĉesigi kampanjon kontraŭ la ĉeĉenoj. En Dijon sub aresto troviĝas alia ĉeĉeno, akuzita esti kompliculo de islamistoj en Sirio. Li atendas ekstradicion al Rusio.

Fontoj