Striko en Francio pro pensia reformado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 6-a de decembro 2019

Antaŭa manifestacio pri pensio-reformado (2010)

En Francio, tutlanda striko kontraŭ la reformado de emeritaj pensioj paralizis la plejparton de la lando.

Oni maltrankviliĝas pro propono tiamaniere revizii la pensiojn, ke milionoj da homoj estu devigitaj labori pli longe kaj ricevi malpli da enspezo.

La striko ĉesigis la publikan veturigadon, devigis la plimulton da lernejoj fermiĝi, lasis ne sufiĉe da deĵorantoj ĉe malsanulejoj kaj igis la bazajn registarajn servojn nefunkciantaj.

Ĝenerale pacaj manifestacioj okazis en Parizo kaj en pli ol dudek urboj tra la lando.

Tamen perfortoj ekflamis apud la Placo de la respubliko en orienta Parizo, kie miloj da manifestaciantoj kunvenis. Iuj ekbruligis konstruan remorkon kaj la polico respondis pafante larmogason, laŭ atestantoj.

La polico ankaŭ uzis larmogason kontraŭ manifestaciantoj en la nordokcidenta urbo Nanto kaj en la sudorienta urbo Liono.

La estroj de la sindikatoj promesis daŭrigi la manifestaciojn tiel longe, dum la prezidanto Emmanuel Macron ne forlasos la proponitan pensian reformadon, kiu laŭ konfeso de la oficiuloj mem, iom post iom devigos la dungitojn labori pli longe.

La oficiuloj donis malmulte da detaloj pri la projekto, sed la prezidanta oficejo diris, ĵaŭdon, ke la ĉefministro Édouard Philippe malkaŝos la ĝeneralan kadron venontsemajne post traktadoj kun la sindikatoj.

La striko estas provonta la politikan lertecon de Macron, iama investbankisto kiu gajnis la prezidantecon per promeso transformi Francion.

Fontoj